El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio helpas al okcident-afrikaj landoj batali kontraŭ Ebola

| 2014-08-12
Bookmark and Share


Dum la trejnado antaŭ la vojaĝo 

 


Fakuloj antaŭ la vojaĝo 

 


Helpmaterialoj al Afriko  

 

    La 10an de aŭgusto la Nacia Komisiono de Sano kaj Familia Planado kaj la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj trejnis fakulojn pri publika sano antaŭ ilia vojaĝo al okcident-afrikaj landoj. Grupoj de fakuloj, senditaj de Ĉinio al Gvineo, Liberio kaj Sieraleono, ekvojaĝis en tiu vespero kaj en la sekva tago. Aviadilo kun helpmaterialoj jam ekflugis de Ŝanhajo tiutage je la 15a horo.

 

    La tasko de la grupoj estas helpi ĉinajn ambasadorejojn kaj konsulejojn distribui helpmaterialojn, trejni lokajn profesiulojn pri uzado de la materialoj, kuracistajn taĉmentojn pri protekto kontraŭ la viruso, kaj ĉinajn ambasadorejojn, konsulejojn kaj firmaojn pri regado kaj prevento de la epidemio.

 

    Mao Qun' an, sekciestro de la komisiono pri informado, diris, ke la epidemio Ebola ankoraŭ ne estas sub efika regado. Ĉinio volas liveri al afrikaj landoj teknikajn subtenojn, inkluzive de spertoj akumulitaj dum batalo kontraŭ gravaj epidemioj.

 

    Laŭ informoj el la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la materialoj de urĝa humana helpo de Ĉinio por kelkaj okcident-afrikaj landoj estis transportitaj el Ŝanhajo. Ili inkluzivis protektajn vestaĵojn, desinfektaĵojn, termometrojn, medikamentojn kpt.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments