El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Pulvo

| 2014-08-12
Bookmark and Share

 

    La antikva laboranta popolo de Ĉinio inventis pulvon. Por konigi ĝian eltrovon ni devas paroli pri aferoj antaŭ pli ol 2,000 jaroj.

 

    Invento de pulvo

 

    Pulvo konsistas el sulfuro, salpetro kaj ligno-karbo. Antaŭ pli ol 2,000 jaroj, oni jam trovis sulfuron en niaj provincoj Hunan, Shanxi, Henan k.a. Preskaŭ je la sama tempo oni trovis salpetron kiu produktiĝis en Sichuan, Gansu k.a. En malvarmetaj muroj estis ofte kovrataj de blankaj subtilaj kristaloj, kiujn oni nomis "mura prujno". Tio estis la ĉefa fonto de salpetro en la antikveco.

 

    En tiu tempo, sulfuro kaj salpetro estis uzataj en farmacio. En la libro Ŝen Nong Ben Caŭ Ĝing (libro pri drogoj) verkita en Han-dinastio (204 a.K.—220 p.K.), oni registris centojn da drogoj, inter kiuj viciĝas sulfuro kaj salpetro. Kaj en 8-9 jarcentoj de post tio la ĉina popolo esploris kaj uzis ilin kiel drogojn.

 

    En sia farmacia verko, Sun Simiaŭ (581—682 p.K.), la fama medicinisto de Tang-dinastio notis: Kiam brulanta lignokarbo falis en fajencan poton entenantan salpetron kaj sulfuron, tuj fariĝis eksplodo kaj ekflamo.

 

    Tiaj hazardaj eksplodoj ripetiĝis fojon post fojo kaj eksperimentoj pri tio estis faritaj fojon post fojo. Fine oni sukcesis inventi pulvon miksinte salpetron, sulfuron kaj lignokarbon.

 

    Fajrojetiloj

 

    Antaŭ 800 jaroj, pulvo estis vaste uzata en Ĉinio. Fajropafilo inventita en la Suda Song-dinastio (1127—1279) estis farita el bambua tubo. Ĝi povis ĵeti enmetitajn ŝtonetojn 150 paŝojn foren per eksplodo de pulvo. Krom tio oni faris per pulvo ankaŭ fajroglobojn, fajrokanonon, artfajraĵojn k.a. kaj aprezi artfajraĵojn jam furoris tiam en Lin-an (la nuna Hangzhou), ĉefurbo de la Suda Song-dinastio.

 

    Fajrosago

 

    Antaŭ invento de pulvo niaj praavoj elfaris ian fajrosagon. Ĉe ĝia pinto oni alligis tolon trempitan en graso aŭ similaj brulemaj likvaĵoj. En la jaro 969, oni ŝanĝis la tolon per pulvo kaj aldonis meĉon. En milito oni bruligis la meĉon kaj pafis la sagon al malamikoj por bruligi iliajn kampadejojn kaj militŝipojn.

 

    Poste oni elpensis la metodon antaŭenpuŝi sagon rekte per pulvo. Oni alligis paperan tubeton plenan je pulvo ĉe la sagopinto kaj meĉon ĉe la vosto de la tubeto. Kiam pulvo brulis, ĝi naskis multe da gaso, kiu rapide fuzis el la vosto kaj puŝis la sagon flugi.

 

    En Ming-dinastio (1368—1644), oni inventis specon de raketo nomatan "fajra drako". Oni faris unue drakon el 5-futa bambua tubo. Al la "drako" oni ligis 2 grandajn raketojn kaj en la drakon metis kelkajn raketojn. Unue oni bruligis la eksterajn raketojn kaj la drako povis flugi 1-1.5 kilometrojn, kaj poste la meĉo ekbruligis la internajn raketojn kaj tiuj flugis el la buŝo de la "drako" pli malproksimen.

 

    En la 8-a aŭ 9-a jarcento, salpetro, la ĉefa konsistiga elemento de pulvo estis transportita al Arabio kaj Persio. Araboj nomis ĝin "ĉina neĝo" kaj persoj "ĉina salo". La metodo de produkto de pulvo atingis tiujn lokojn en la 12-a aŭ 13-a jarcento. Poste araboj eksportis tion al Eŭropo.

 

    Nun, krom en milito, pulvo ludas ege gravan rolon ankaŭ en minekspluatado, ŝtondinamitado, vojkonstruado k.a. Buntaj raketoj el pulvo faras niajn festojn pli pompaj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments