El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis Muzeo de Ses Dinastioj

| 2014-08-13
Bookmark and Share


 Ruino de antikva urbmuro 

 


Argilaj figuroj

 

    La 11an de aŭgusto en Nankino, Jiangsu, oficiale malfermiĝis la Muzeo de Ses Dinastioj. Dezajnita de firmao Partnereco de Pei, la muzeo kun la totala areo de 22 mil kvadrataj metroj eksponas sur la spaco de 5 mil kvadrataj metroj 1,2 mil antikvajn objektojn de ses dinastioj, nome Orienta Wu, Orienta Jin, Song, Qi, Liang kaj Chen dum 300 jaroj, kiuj daŭris pli ol 300 jarojn kaj starigis siajn proprajn ĉefurbojn en Nankino.

 

    Nankino dum la ses dinastioj estis la unua urbo tutmonde siatempe kun pli ol miliono da loĝantoj. Tial la temo de la muzeo estas komplete montri la "orientan metropolon".

 

   En la unua subteretaĝo estas ruino de terramita muro kun longeco de 25 metroj kaj larĝeco de 10 metroj. Ĝi estas la bazo de la muzeo, ĉar en la jaro 2008, kiam arkeologoj fosis tie, ili trovis tiun ruinon je du metroj sub la terfaco. Post esploro oni konfirmis, ke ĝi estas la ruino de la placo Jiankang antaŭ 1 700 jaroj. Pro tio oni starigis la muzeon sur la ruino.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments