El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis ekspozicio pri la donacaĵoj de Dalai-lamaoj kaj Banĉen-oj al la centra registaro de Ĉinio

| 2014-08-13
Bookmark and Share


En la eksponejo 

 


Ora "ŝildo" donacita de Banĉen la 10-a al Mao Zedong, tiama ŝtatestro  

 

    La 11-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 5-taga ekspozicio pri la donacaĵoj de Dalai-lamaoj kaj Banĉen-oj al la centra registaro en la Muzeo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La ekspozicio per la riĉaj enhavoj prezentis al la publiko la intimajn rilatojn inter Dalai-lamaoj kaj Banĉen-oj kun la centraj registaroj en la pasintaj centoj da jaroj.

 

    La preskaŭ cent eksponaĵoj estis elektitaj el la konservaĵoj de la Palaco de Naciaj Kulturoj, en la historio, ili estis donacitaj al la centraj registaroj de la tibetaj religiaj ĉefoj kun tiuj du titoloj. La donacaĵoj inkludas religiajn ilojn kiuj montras la mirindecon kaj misterecon de la kulturo kaj arto de la tibeta budhismo, kaj vivajn aĵojn kiuj montras la resursan diversecon kaj popolan saĝecon de la tibeta altebenaĵo.

 

    La donacaĵoj ne nur entenas kulturan kaj artan valorojn, sed ankaŭ havas grandan politikan kaj historian valorojn, ili vive evidentas la fakton ke Tibeto apartenas al la teritorio de Ĉinio.

 

    La ekspozicio iam estis invitita por fari eksponadon en Pekino, Ŝanhajo, Hongkongo kaj aliaj lokoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments