Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Feliĉa vivo de la edzino el Koreio en Shenzhen de Ĉinio

| 2014-08-13
Bookmark and Share

de XIE QINGYUN

 

    Gim Dae Sun el Seulo de Koreio vivas en Shenzhen de Guangdong-provinco en suda Ĉinio jam 13 jarojn kaj ŝi estas "konatulo" en Donghu-loĝkvartalo de Xiangmihu-strato, kie ŝi vivas kaj laboras. Ŝi estas reprezentanto de la eminentaj entreprenistinoj de Koreio kaj virta "edzino de Ĉinio". Ŝi estas ankaŭ fervora "privata ambasadoro" por la amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Koreio.

 

Gim Dae Sun kaj ŝia filino 

 

    En la jaro 1996 Gim Dae Sun ofice vojaĝis al Shenzhen kaj tie ŝi konatiĝis kun sia edzo. En la jaro 2001 post rezigno de sia laboro en Koreio Gim Dae Sun fiksloĝiĝis en Shenzhen kaj fariĝis "edzino de Ĉinio". En la jaro 2004 ŝi fondis en Shenzhen la reklaman akcian kompanion Gim Dae Sun por eldoni la revuon Vivi en Ĉinio por koreanoj en Ĉinio.

 


Gim Dae Sun en montro de sia revuo 

 

    Speciala sento al Shenzhen

 

    Dum sia restado en Shenzhen Gim Dae Sun spertis multajn aferojn okazintajn en siaj laborado, familio kaj entreprenado. Ŝi diris, ke estas tre malfacile por ŝi priskribi ŝian senton al la urbo per kelkaj vortoj, tamen estas neigeble, ke Shenzhen estas por ŝi dankinda urbo.

 

    Prizorgo de la "ĉina bopatrino"

 

    Kiam la revuo Vivi en Ĉinio naskiĝis, la kompanio havis nur du laborantojn. Tiam Gim Dae Sun laboris kiel raportisto, verkisto, redaktoro, korektisto kaj kompostisto. Malgraŭ tio ŝi persiste eldonadis la revuon en ĉiu semajno. La 1-a numero de la revuo havas nur 36 paĝojn kaj la nuna -- 200 paĝojn. La nombro de laborantoj multiĝis al 10 kaj multaj reklam-komercistoj neinvitite vizitis la kompanion por serĉi kunlaborojn. Dank al tio la kompanio pli kaj pli glate disvastiĝas.

 

    "La disvolvado de la kompanio estas nedisigebla de la subteno de miaj familianoj, speciale de tiu de mia ĉina bopatrino. Ŝi ne nur zorgas pri miaj du filinoj, sed ankaŭ amas min same kiel ami sian filinon. Kiam mi sentis min malsaneta, ŝi preparis supon utilan al mia resaniĝo." La favoreco de la ĉina bopatrino tre emociis Gim Dae Sun. Ŝi diris, ke hejme ŝi nomis la bopatrinon "patrino", ĉar en ŝia koro la "ĉina bopatrino" estas tute sama kiel ŝia propra patrino en Koreio.

 

    Por ke pli multaj koreanoj amu Shenzhen

 

    La kompanio de Gim Dae Sun sidas en Chegongmiao de la distrikto Futian. En la montrofenestro de la kompanio kun negranda areo estas metitaj diversaj honoraj diplomoj donitaj de la korea registaro. Parolante pri la origina intenco pri eldono de la revuo, Gim Dae Sun rememoris: "Mi tre volis starigi platformon por interŝanĝo inter koreanoj, kiuj ĵus alvenis al Shenzhen, por ke ili kiel eble plej rapide adaptiĝu al la tiea vivo." Post 10-jara disvolvado, la revuo Vivi en Ĉinio fariĝis unu el la korelingvaj gazetoj plej aŭtoritataj en Guangdong-provinco.

 


Gim Dae Sun en sia kompanio  

 

    Krom eldonado de la revuo kun la celo akceli la privatan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Koreio, en ĉiu aŭtunmezo Gim Dae Sun okazigas agadon, en kiu partoprenis ĉinoj kaj koreanoj. Antaŭ la pasinta Aŭtunmeza Festo ŝi kaj rilata organizo de Xiangmihu-strato kune aranĝis apartan agadon: koreanoj instruis al ĉinoj preparadon de pinonuksaj kukoj, koreaj tradiciaj bongustaĵoj por la Aŭtunmeza Festo, kaj ĉinoj montris al koreanoj ĉinan tearton.

 

    Gim Dae Sun diris, ke plejparte da koreanoj, kiuj vivas en Shenzhen, jam kutimiĝis al restado en la hejmo. Pro tio mankas al ili ŝancoj por koni la ĉinan kulturon inkluzive de tearto. Ŝi esperas, ke pli multaj koreanoj en Shenzhen konos la ĉinan elstaran kulturon, amos Shenzhen kaj amos la ĉinan kulturon per la interŝanĝoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments