El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rinoceroj evokuotaj por eviti ĉasistojn

| 2014-08-14
Bookmark and Share


Rinoceroj en Sud-Afriko  

 

    La 12an de aŭgusto fremdlanda mediato raportis, ke centoj da sovaĝaj rinoceroj en la Nacia Parko Kruger de Sud-Afriko estos evokuitaj al aliaj regionoj por eviti kontraŭleĝajn ĉasistojn.

 

    Sud-afrika ministro pri medio anoncis, ke la rimedo estas parto de la plano, kiu celas bremsi ĉasadon de sovaĝaj raraj bestoj.

 

    Pli ol 80% da afrikaj rinoceroj vivas en Sud-Afriko. De la lastaj jaroj furiozas ĉasado de rinoceroj. En la jaro 2007 estis mortigitaj 13 rinoceroj, kaj en la jaro 2013 la nombro kreskis ĝis 1004.

 

    La parko Kruger estas unu el la plej grandaj naciaj parkoj en Afriko, kun la areo de 7580 kvadrataj kilometroj, la ekvivalento de la israela teritorio. Tie vivas ĉirkaŭ 8400 raraj blankaj rinoceroj.

 

    La parkaj aŭtoritatoj diris, ke la parko estas la unua celo de ĉasistoj, kaj tie plej multaj rinoceroj estas mortigitaj.

 

    Vendo de rinocerokornoj estis malpermesita en la internacia merkato ekde la jaro 1977, tamen iuj aziaj landoj prenas ilin kiel tradiciajn medicinajn materialojn kaj simbolon de riĉeco, tial estas granda postulado de rinocerokornoj, kaj okazas plu la ĉasado malgraŭ la malpermeso.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments