El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona ŝtata sekretario bonvenigas leviĝon de Ĉinio

| 2014-08-14
Bookmark and Share


Wang Yi en intervidiĝo kun usona ŝtata sekretario  

 

    La 12-an de aŭgusto, ŝtata sekretario de Usono John Forbes Kerry faris parolon publike, ke Usono ne intencas provoki konflikton kun Ĉinio, sed volas havi kunlaboron kun tiu lando. Nun en Aŭstralio, Kerry ĉeestas la jaran dialogon pri sekureco kaj eksterafera politiko. Ĉinio antaŭe riproĉis, ke Usono provokis konflikton en la Suda Ĉina Maro. Pri tio, Kerry respondis, ke Usono bonvenigas leviĝon de Ĉinio kaj esperas, ke Ĉinio fariĝos forta en ekonomio kaj konstruiva membro por aktive partopreni en la internaciaj aferoj. Usono ankaŭ volas diskuti kun Ĉinio pri problemoj de la Suda Ĉina Maro kaj Japanio, pri tiuj de la Korea Respubliko kaj Koreio.

 

    Fakte, Usono kiel eksteranto, ĉiam intervenis en la problemo en la Suda Ĉina Maro kaj eĉ faris proponon "malvarmiĝo". Ĉina eksterafera ministro Wang Yi antaŭe respondis, ke Ĉinio kaj ALSA havas sufiĉan kapablon kaj inteligentecon por konservi la pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke Ĉinio kaj ALSA-landoj povas havi diskutadon, sed kompare, aliaj landoj streĉis la situacion. Li punktis, ke aliaj landoj povas esprimi koncernon, sed Ĉinio kaj ALSA refuzas intervenadon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments