El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino fotoekspizicio pri Sud-Afriko

| 2014-08-15
Bookmark and Share


Inaŭguro de la ekspozicio  

 


Feng Zuoku faras parolon. 

 


Bheki Langa faras parolon.  

 

    La 12-an de aŭgusto inaŭguriĝis la fotoekspozicio titolita de Rigardi en Pekino Sud-Afrikon en la piedira strato de Wangfujing en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

 

    La ekspozicio estas kune okazigita de la ambasadorejo de Sud-Afriko en Ĉinio kaj la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdlandoj kiel parto de la programo por celebri la 20-an datrevenon de la landa sukceso en gajno de demokratio kaj liberiĝo kaj kiel unu el la seriaj kulturaj programeroj de la "Sud-Afrika Jaro en Ĉinio", kiu estis anoncita de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Jacob Zuma, prezidento de Sud-Afriko, en marto de 2013.

 

    Bheki Langa, sud-afrika ambasadoro en Ĉinio, faris salutparolon, en ĝi li diris, ke la dulandaj popoloj esperas daŭre proksimigi la kulturon de Ĉinio kaj tiun de Sud-Afriko, la ekspozicio prezentos al la vizitantoj ĉiujn flankojn de Sud-Afriko, kaj ĝi ankaŭ signas, ke la lando sin dediĉas fari intimajn kunlaborojn kun Ĉinio kaj kompletigi la eblajn diferencojn en diversaj kampoj de diversaj niveloj inter la du landoj por realigi reciprokan profiton.

 

    Feng Zuoku, vicestro de la supermenciita ĉina asocio, dankis la amikajn kunlaborojn inter la du flankoj: "Ni esperas, profitante de la ŝanco de la ĉi-foja ekspozicio, pluapaŝe pliigi la konojn de ĉinaj popolanoj pri Sud-Afriko kaj multigi la amikecajn interŝanĝojn de la du landoj en neregistaraj rondoj."

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 18-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments