El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis moneroj kun desegnoj de ĉinaj bronzaĵoj

| 2014-08-15
Bookmark and Share


Moneroj  

 

    La 13an de aŭgusto en Henan-provinco debutis kompleto de memoraj moneroj emisiitaj de la Popola Banko de Ĉinio kaj vendataj de la Ĉina Ormonera Kompanio. La kompleto konsistanta el du oraj kaj tri arĝentaj moneroj havas desegnojn de kaldrono Simuwu. Ili estas leĝaj moneroj de Ĉinio.

 

    Por tiu serio estis ĝis nun emisiitaj 15 oraj kaj arĝentaj moneroj simbolantaj plej reprezentajn bronzaĵojn de Ĉinio.

 

    La bronzepoko de Ĉinio komenciĝis en 3 mil jaroj a. K., travivis la periodojn de Xia, Shang, Okcidenta Zhou, Printempo kaj Aŭtuno, Militantaj Regnoj, Qin kaj Han dum ĉirkaŭ 3 mil jaroj. La delikataj bronzaĵoj kaj mirinda bronzaĵa kulturo estas la granda kontribuo de Ĉinio al la homara materiala civilizacio. Ĉinaj bronzaĵoj kiel grandaj instrumentoj de la lando montras la eminentan teknikon de fandado kaj bronzaĵan kulturon. Ili havas grandajn artajn kaj historiajn valorojn, kaj meritas esti modeloj de diverslandaj bronzaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments