El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA premiis dek unu elstarajn agantojn

| 2014-08-15
Bookmark and Share

    En la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero estis anoncitaj la nomoj de 11 ĉi-jaraj ricevantoj de Diplomo pro Elstara Agado kaj de Diplomo pro Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

 

    Diplomo pro Elstara Agado:

 

    Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (Brazilo) pro modela funkciado kiel memsubtena kaj vigla Esperanto-centro;

 

    Rubén Diaconu (Argentino) pro kluba agado kaj redaktado de la bulteno de Argentina Esperanto-Ligo;

 

    Ellen Eddy (Usono) pro longtempa prizorgado de Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK);

 

    Gotoo Hitosi (Japanio) pro la verko Biografia leksikono de la japana Esperanto-movado;

 

    Wim Jansen (Nederlando) pro la 12-jara gvidado de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo;

 

    Christer Kiselman (Svedio) pro scienca kaj interlingvistika agado kaj eldonado;

 

    So Gilsu (Korea Respubliko) pro prelegvojaĝoj en Azio kaj ĝenerala agado, i.a. kiel estrarano de UEA.

 

    Diplomo pro Elstara Arta Agado:

 

    Sten Johansson (Svedio) pro verkista kaj eldona agado;

 

    Dmitrij Ŝevĉenko (Rusio) pro eldona agado;

 

    Bertilo Wennergren (Germanio) pro kontribuo al la Esperanta rokmuziko;

 

    Eugène de Zilah (Francio) pro verkista agado kaj eldonado de la revuo La Gazeto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments