El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Silka Vojo>

Ningxia en konstruado de la "aera Silka Vojo"

| 2014-08-15
Bookmark and Share

Teksto de Wang Fang kaj fotoj de Wang Lei

 

    La 11-an de januaro 2014, la aerburo A300F, portante 40 tunojn da varoj, flugis de la flughaveno Hedong de Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, rekte al Kazaĥstano; kaj per tio oficiale ekfunkciis la aerlinio por varoj de Yinchuan al Kazaĥstano. Kaj la aŭtonoma regiono prezentis la koncepton "funkciigi aeran Silkan Vojon".

 

    Nova ŝanco por antikva Silka Vojo

 

    Ningxia en nordokcidenta Ĉinio tenas tre profundajn rilatojn kun la Silka Vojo. En la tempodaŭro de la du Han-dinastioj (206 a. K. -- 220 p. K.), la norda linio de la Silka Vojo etendiĝis nepre tra suda Ningxia. Dum la tempodaŭro de la dinastioj Tang kaj Song (618-1279), predikistoj, komercistoj, diplomatiaj senditoj kaj ekspedicianoj venintaj el Persio kaj Arabio tra la Silka Vojo, restadis en Ningxia, kaj fariĝis la praavoj de huj-nacianoj en Ningxia. Kaj nun tiu ĉi grava nodo sur la antikva Silka Vojo renkontas novan ŝancon, t. e. "ekonomia zono laŭ la Silka Vojo".

 


Sabla Lago en Ningxia -- nacia ekologia turismejo 5A

 


1500-jara ortegita arĝenta kruĉo elterigita en Ningxia -- atestaĵo pri komercado inter Ĉinio kaj Persio pere de la Silka Vojo 

 

    "Tio ja estas unika elekto de Ningxia." diris profundsente sinjoro Zhang Bawu, direktoro de la Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono; li sin okupas pri ekonomia laboro en la regiono de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, "Certe estas neatendite malfacila la kreiva vojo de la malfermado por la regiono kun relative malgranda totala ekonomia kvanto, relative malbonaj naturaj kondiĉoj kaj relative postiĝinta ekonomia bazo." Sur la ekstera malferma tereno ne tre multas la avantaĝo de la regiono, kaj ĝuste pro tio sinjoro Zhang Bawu multe atendas de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, "tio ja estas tre malfacile alirebla ŝanco. Ĝi ne nur povas akceli ŝanĝon de la maniero de memdisvolvado de Ningxia, altklasigi la industriajn strukturon kaj nivelon, sed ankaŭ povas ĉiudirekte konstrui la malferman ekonomion."

 


Sinjoro Zhang Bawu, direktoro de la Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono 

 

    Ekagis Ningxia

 

    De la jaro 2010 Ningxia organizas ĉina-araban ekonomikan kaj komercan forumon en ĉiu septembro. En la jaro 2013 la forumo vizaĝe al la Ligo de Arabaj Landoj eskaladiĝis kiel Foiro de Ĉinio kaj Arabaj Landoj. Dank' al tiu ĉi tereno, pli multaj arabaj landoj konas Ningxia kaj pli kaj pli interesiĝas pri tiu ĉi ĉina plej granda regiono dense loĝata de huj-nacianoj. Ekzemple, la golfa lando Kuvajtio grandkvante importas grenon kaj legomojn. Por la stabileco kaj sekureco de greno ĝi konsekvence serĉas eksterajn bazlokojn de produktado kaj provizado. Post esplorado al diversaj lokoj de Ningxia fare de siaj teknikistoj kaj specialistoj en la lastaj jaroj Kuvajtio opinias, ke eblas konstrui tie bazlokojn por viando kaj greno kaj produktado de legomoj. Kaj Ningxia fariĝas grava distribuejo kaj fronto de islama industrio por la mondo. Laŭ statistiko, funkcias ĉ. 30 mil privataj entreprenoj por produkti, prilabori kaj administri islamajn manĝaĵojn en Ningxia kaj la en ĝi produktitaj islamaj manĝaĵoj kaj vivbezonaĵoj eksportiĝas al Saudi-Arabio, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Kuvajtio, Egiptio kaj aliaj islamaj landoj.

 


La foiro Ĉina-Araba okazis en Ningxia en la jaro 2013.  

 


Konigo pri la islama kulturo en la Huj-Nacia Kultura Ĝardeno en Yinchuan, Ĉinio 

 


Huj-nacia kaligrafo en kaligrafado 

 

    "Ningxia multe loĝata de huj-nacianoj kaj arabaj landoj tenas inter si multe da samaj karakterizoj rilate al kulturo kaj religio." En tio ja kuŝas la korinterligiteco de la popolanoj bezonata por konstrui la ekonomian zonon laŭ la Silka Vojo.

 

    Pro ĝiaj sufiĉa energio, taŭga situo, konvena temperaturo, seka vetero kaj pura aero, la Ŝtata Industria kaj Informadika Ministerio opinias Ningxia celata regiono por superskala donitaĵa centro. Tio ankaŭ kredigis sinjoron Zhang Bawu, ke Ningxia "posedas bonan bazon por konstrui interretan ekonomian eksperimentejon por Ĉinio kaj arabaj landoj". Fine de la jaro 2013 post intima kontaktiĝo kaj sincera intertraktado inter Pekino, Ningxia kaj la monde pionira entrepeno de nuba komputado Amazono (Amazon Web Services) inaŭguriĝis en Pekino la Ningxia-a Zhongguancun-a Scienc-Teknika Ĝardeno, ĝemelo de la Pekina Zhongguancun-a Scienc-Teknika Ĝardeno. Sennombraj konteneroj plenigitaj per serviloj malŝarĝiĝos en la nuban bazlokon en la okcidenta parto de la urbo Zhongwei de Ningxia. Krome, Ningxia ankaŭ subskribis kun la Federacio de Arabaj Emirlandoj interkonsenton pri traktado de donitaĵoj kaj aliaj informadikaj aferoj por la Monda Foiro 2020, Dubajo, kaj atingis unuapaŝan komunan konon kun la Korporacio Alibaba pri aferoj de nuba komputado.

 

    Aeraviada centro inter Ĉinio kaj Arabio

 

    "Ningxia intime najbaras kun internacia aerlinio kaj tenas grandegan latentan forton por riĉigi la aeran resurson, kaj plie, ĝi troviĝas ĉe ŝlosila punkto de la enlanda sekcio de la nova eŭrazia ponto kaj kapablas akcepti aerpasaĝerojn kaj vartransportadon, kaj ligas sin kun la nordokcidento, nordo kaj sudokcidento de Ĉinio. Ĝuste pro ĉio ĉi, Ningxia sin trovas en la ideala pozicio por konstrui aernavigan centron." Sinjoro Zhang Bawu diris al la ĵurnalisto.

 


Ekfunkcio de la unua ningxia-a internacia senhalta aviadlinio -- de Yinchuan al Seulo de la Korea Respubliko, la 24-an de marto 2012 

 


Oficiala ekfunkcio de sinteza doganstaplejo en Yinchuan, Ningxia  

 

    Aŭguste de 2013, la urbo Yinchuan fariĝis la naŭa ĉina urbo akirinta la kvinan aernavigan rajton kaj la dua urbo post la urbo Haikou de la provinco Hainan la 3-an, 4-an kaj 5-an aernavigajn rajtojn. La tiel nomata 5-a aernaviga rajto signifas, ke la ĉina aviada kompanio povas flugi de Yinchuan rekte al Dubajo, kaj de tie flugi al pli multaj landoj.

 

    Antaŭ tio, aertransportado inter Ĉinio kaj arabaj landoj dependis ĉefe de ĉinaj orientaj urboj, kiaj Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, sed la vartransportado inter la ĉina okcidenta regiono kaj arabaj landoj konsumis relative longan tempon kaj multe kostis. Ekzemple, la transportado de Ŝanhajo ĝis Dubajo daŭris 8-9 horojn kaj pro tio la ŝarĝo devis reduktiĝi je 30%; dum la flugado de Yinchuan rekte al Dubajo daŭris nur pli ol 5 horojn kaj ne bezonas redukti la ŝarĝon. Baldaŭ prezentiĝos la avantaĝo de aviada vartransportado de Yinchuan ol Ŝanhajo.

 

    Ningxia jam funkciigis vartransportan ĉarditan aviadilon de Yinchuan al Kazaĥstano kaj internacian regulan kurson al Dubajo, kaj krome, antaŭenpuŝas fondon de kunkapitala aviada kompanio kun la Aviada Kompanio de Federacio de Arabaj Emirlandoj, jam komenciĝis ankaŭ la plivastigo de la Hedong-a Flughaveno de Yinchuan. "Tiu ĉi flughaveno fariĝos grava internacia flughaveno, kaj ĝia funkcio pri tradoganiĝo altiĝos. Yinchuan fariĝos ne nur distribuejo de la arabaj landoj al Ĉinio, sed ankaŭ aera loĝistika bazloko por disvolvi vartransportadon kaj servan komercadon, kaj plie, stimulos la disvolvadon de la aera Silka Vojo." diris fidoplene sinjoro Zhang Bawu.

 

Redaktoro : Zhao Xi

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+