El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Nankinaj Junularaj Olimpikoj

| 2014-08-18
Bookmark and Share


Xi Jinping en la inaŭguro 

 


Thomas Bach (meze) kaj flagtenantoj de diversaj delegacioj memfotas per poŝtelefonoj. 

 


Chen Ruolin bruligas la olimpikan torĉon kiel la lasta torĉportanto. 

 


Arta prezentado en la inaŭguro  

 

    Vespere de la 16-a de aŭgusto inaŭguriĝis la Nankinaj Junularaj Olimpikoj en Ĉinio. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestis al la inaŭguro kaj anoncis la malfermon. En la inaŭguro partoprenis ankaŭ Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Count Jacques Rogge, eksprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    En la inaŭguro okazis prezentado titolita pere de Briligi la futuron, la ĉinaj kulturaj elementoj, ekzemple la ĉinaj ideogramoj, ĉinaj bronzaĵoj, bluaj porcelanaĵoj kaj la Silka Vojo, estis bone montritaj. Same tio prezentis la emocion de la homaro, precipe tiun de la junularo, por realigi sian revon. Pli ol 4 mil artistoj kaj volontuloj faris la prezentadon, kaj 4 gekantistoj el Ĉinio, Rusio kaj la Korea Respubliko kantis la kanton de la Olimpikoj. Chen Ruolin, olimpika ĉampionino de plonĝo, fajrigis la torĉon.

 

    La Olimpikoj havas 28 sportbranĉojn inkluzive de 222 branĉetoj, oni aldonis la konkursadojn de golfo kaj rugbeo. Celante kuraĝigi kunlaborojn, la komitato aranĝis 15 branĉetojn por translandaj kaj transregionaj grupoj en 12 sportbranĉoj. Krome, estas ankaŭ 20 programeroj pri la kulturo kaj pri la eduko. Pli ol 3 700 gejunuloj en la aĝo de 15 ĝis 18 jaroj el 203 landoj kaj regionoj sin anoncis al la Olimpikoj. Ĉinio, la gastiganto, sendis 123 junajn sportistojn.

 

    La Junularaj Olimpikoj estis iniciatitaj de Count Jacques Rogge kun la celo por pliigi la interŝanĝojn de gejunuloj sub malsamaj kulturaj fonoj ekster nura konkurenco. La Olimpikoj unuafoje okazis en Singapuro.

 

    La ĉi-fojaj Olimpikoj finiĝos en la 28-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments