El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

| 2014-08-19
Bookmark and Share

 

    En la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90-an naskiĝdatrevenon.

 

    Fondaĵo Grabowski de UEA estis kreita antaŭ 30 jaroj per donaco de la pola-venezuela esperantisto Adam Goralskipor subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro. Ĝia juĝkomisiono konsistas el Ulrich Lins (Germanio), István Ertl (Luksemburgo) kaj Shi Chengtai (Ĉinio).

 

    La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn Kontralte, Eroj kaj aliaj poemoj, Rimleteroj (kun William Auld) kaj Du el (kun Poul Thorsen); la novelaron Okuloj; la dramkolekton Virino ĉe la landlimo; la biografion Zamenhof, aŭtoro de Esperanto; la biografian-literaturan studon Poeto fajrokora: la verkaro de Julio Baghy; kaj la popularan progresigan legolibron Faktoj kaj fantazioj.

 

    Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments