El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje eltrovis ranojn "plej venenajn en la mondo"

| 2014-08-19
Bookmark and Share


Sago-venena rano eltrovita de la Zhejiang-a Administracio por Ekzameno kaj Kvaranteno  

 


Sago-venena rano originanta el Mez-Ameriko kaj Sud-Ameriko

 

    Lastatempe la Ĉina Zhejiang-a Administracio por Ekzameno kaj Kvaranteno eltrovis 4 vivantajn sago-venenajn ranojn el poŝtaĵo sendita el Hongkongo. Tio estas la unua fojo por Ĉinio eltrovi vivantajn sago-venenajn ranojn ĉe ĉina haveno. La rano estas nomita kiel la plej bela rano en la mondo. Ĝi estas ankaŭ plej venena rano. La sago-venena rano originas el Mez-Ameriko kaj Sud-Ameriko kaj ĝi estas pereonta specio.

 

    Laŭ konigo, kiam laborantoj de la Xiaoshan-a Poŝta Oficejo de la Zhejiang-a Administracio por Ekzameno kaj Kvaranteno ekzamenas poŝtaĵojn, ili eltrovis 4 vivantajn ranidojn el poŝtaĵo el Hongkongo. Post unuapaŝa taksado oni konstatis, ke la ranidoj estas sago-venenaj ranoj. La sendinto sendis ilin per plenigo de malveraj informoj.

 

    Tio estas la unua fojo por Zhejiang eltrovi vivantajn sago-venenajn ranojn. Nun ili estis senditaj al eksperimentejo por plua taksado.

 

    Rilataj dokumentoj montras, ke sago-venena rano estas la plej bela rano en la mondo, ĝi estas ankaŭ unu el la plej venenaj specioj. La sago-venena rano originas el Mez-Ameriko kaj Sud-Ameriko. Ĝi ricevis la nomon pro tio, ke lokaj tribanoj ŝmiris ilian venenon sur sagojn. La sago-venena rano kun maldika kaj malgranda figuro havas longecon je 1-6 centimetroj kaj koloran korpon. Unu sago-venena rano eĉ povas mortigi 10 virojn per sia veneno ellasita unu fojon. Laŭ listo de la Monda Unio por Protekti la Naturon, ora sago-venena rano kaj trikolora sago-venena rano estis pereontaj specioj kaj ruĝa sago-venena rano -- krize pereonta specio.

 

    La Zhejiang-a Administracio por Ekzameno kaj Kvaranteno atentigas, ke la publiko altigu konscion pri observo de leĝoj, ne sendu bestojn kaj plantojn de fremdaj landoj al Ĉinio, kaj ne liberigu vivestaĵojn el fremdaj landoj. Ĉar se danĝeraj vivestaĵoj estus reproduktitaj en Ĉinio, tio alportos malfacile antaŭkalkuleblan perdon al la ĉinaj agrikulturo kaj forstokulturo, ekologia sekureco kaj eĉ al la sano de homoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments