El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio produktos ekzamenan reagilon kontraŭ Ebola

| 2014-08-21
Bookmark and Share


La ekzamena reagilo kontraŭ Ebola  

 

    La 20-an de aŭgusto raportisto sciis tion de la Akademio de Milit-medicinaj Sciencoj de Ĉinio, ke ĝia radiada-medicina instituto memstare ellaboris ekzamenan reagilon kontraŭ la nukleatan acidon de la viruso Ebola laŭ la gena ordo de la viruso. Nun la reagilo jam trapasis la kontroladon de medicinaj specialistoj de la ĉina armeo kaj akiris produktan permeson. Oni produktos ĝin en la kompanio Puruikang de Shenzhen en suda Ĉinio, tiel kiel grava teknika rezervo de la lando por frua diagnozo kaj antaŭa gardo kontraŭ Ebola.

 

    Ebola apartenas al la 4-a klaso de bio-sekureca grado, 90% kazoj de la trafititoj mortos, tio estas multe pli serioza ol tiu inter la trafititoj de SARS: 10%. Nun ne estas vakcino aŭ aparta medikamento, do, frua diagnozo estas ege grava. La kontrolistoj opinias, ke per la reagilo oni povas pli frue diagnozi, izoli kaj kuraci la eblajn trafititojn, tiel oni povas efike regi la infektadon, tio havas gravan signifon al la publika sano de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments