El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okinawa-anoj de Japanio protestis kontraŭ starigo de la bazo de la usona armeo

| 2014-08-22
Bookmark and Share


Okinawa-anoj protestas kontraŭ starigo de la bazo de la usona armeo  

 

    Laŭ la interkonsento inter la japana registaro kaj la usona registaro, la bazo de la usona armeo en Futenma de Okinawa translokiĝos de la urbo Ginowan al la golfo Henoko, kie oni konstruos novajn flughavenon kaj bazon per plenigo de maro kaj kulturado de greno. Lokaj urbanoj kaj okinawa-anoj rezistis kontraŭ tio. Ili opinias, ke la faro ne nur detruos oceanajn ĉirkaŭaĵojn, sed ankaŭ longtempe restigos la bazon de la usona armeo en Okinawa kaj pezigos la ŝarĝon de okinawa-anoj.

 

    Laŭ raporto de la japana novaĵ-retejo, ekde la 14-a de aŭgusto la Okinawa-a Defenda Buroo de la Japana Defenda Ministerio komencis meti avertajn buojn ĉe la golfo kaj ekfaris submaran esploradon. Lokaj popolamasoj protestis veturante per ŝipoj aŭ kanuoj, tamen ili ne havis kapablon por haltigi la esploradon.

 

    La 16-an de aŭgusto la defenda buroo sendis grandajn fosŝipojn por fari fosadon. Lokaj popolamasoj haltigis la fosadon per fiŝŝipoj. La loka registaro sendis multajn grandajn ŝipojn por forpeli la fiŝŝipojn. Pro tio multfoje koliziis ŝipoj de la du flankoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments