El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Somera Davos-Forumo en 2014 okazos en Tianjin

| 2014-08-25
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 


La kunvenejo de la Somera Davos-Forumo 

 


La ĉefa kunvenejo de la Somera Davos-Forumo 

 


Fremdlandaj laborantoj en akcepto de sekura ekzameno por eniri en la konstruejon de la forumo 

 


Laboristoj dum laborado en la centro 

 


Laboristoj dum laborado en la centro 

 


Laboristoj dum laborado en la centro 

 


Fajrobrigadistoj en la centro 

 


La kultura placo de la Somera Davor-Forumo  

 

    La Jarkunveno de Novaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo en 2014 (La 8-a Somera Davos-Forumo) okazos de la 10-a ĝis la 12-a de septembro en la Meijiang-a Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Tianjin de Ĉinio. La forumo kun la temo "Krei valorojn per kreivo" allogos al si ĉefajn plemunajn oficistojn de kreskantaj kompanioj kaj tiujn de 500 potencaj entreprenoj de la mondo el pli ol 110 landoj kaj regionoj, junajn gvidantojn, gravajn gvidantojn en la politika rondo, erudiciulojn, sociajn gvidantojn, gvidantojn el amaskomunikiloj kaj junajn sciencistojn.

 


Wang Hezhen konigas la konstruadon de kunvenejoj. 

    Wang Hezhen, vicdirektorino de la oficejo por grandaj aranĝoj sub la Ĝenerala Oficejo de la Tianjin-a Registaro de Ĉinio, diris, ke la partia komitato de Tianjin kaj ĝia registaro donis multan atenton al la preparado de la forumo kaj penadas por fari la ĉi-fojan jarkunvenon internacia renkontiĝo altnivela, trajta kaj sekura; nun la konstruado kaj aranĝo de la kunvenejoj, difino de hoteloj, elektado de volontuloj kaj aliaj preparaj laboroj glate iras laŭ la difinita tagordo. Krom tio estis komplete disvolvitaj rilataj laboroj, kiaj sekura garantio, diskonigo de informoj, kuracado kaj higieno, sekureco de manĝaĵoj kaj urĝa traktado.

 

    Por la forumo la Meijiang-a Konferenca kaj Ekspozicia Centro estas dividita en 4 zonojn: "vilaĝo de gvidantoj", "zono por kunvenoj", "zono por amaskomunikiloj" kaj "zono por oficado". La centro kun areo de pli ol 20 mil kvadrataj metroj havas 20 ĉefajn kunvenejojn. Ilia konstruado finiĝos en la fino de aŭgusto. Krom tio la kultura placo, kie okazos la kultura aranĝo "Nokto en Tianjin" estas preta.

 

    La Jarkunveno de Novaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo estas tutgloba pintkunveno kune lanĉita de la ĉina registaro kaj la Monda Ekonomia Forumo. Ĝia celo estas starigi por tutglobaj kreskantaj entreprenoj platformon por diskuti kun eminentaj entreprenoj kaj dividi iliajn spertojn por antaŭenpuŝi disvolvadon de la monda ekonomio. Ekde la jaro 2007 la forumo okazas en Ĉinio ĉiu-jare. Ĉeestantoj de la forumo ĉefe estas ĉefaj plenumaj oficistoj aŭ superaj administristoj el la tuta terglobo, ĉefaj plenumaj oficistoj, ĉefaj teknikistoj kaj ĉefaj ekonomiistoj el membro-entreprenoj de la foruma fondaĵo, gravaj politikistoj el diversaj landoj, entreprenaj fakuloj pri strategio kaj junaj sciencistoj.

 

    Tianjin tri-foje gastigis la Davos-Forumon en la jaroj 2008, 2010 kaj 2012. Per la platformo Tianjin montris sian viglecon, altigis siajn internaciajn famecon kaj influon, grandigis eksteran malfermon kaj rapidigis internaciigan procezon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments