El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 47-a ILEI-Konferenco en Montevideo

| 2014-08-25
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


La aŭtoro kaj ŝia edzo  

 


Fotoj pri la aktivadoj de la 47-a ILEI-Konferenco en Montevideo  

 

    Antaŭ la Universala Kongreso en Argentino de la 19-a ĝis la 25-a de julio de 2014 okazis en la urugvaja ĉefurbo Montevideo la 47-a ILEI-konferenco. La eventon ĉeestis 75 geesperantistoj el 26 landoj. ILEI-konferencoj kutime komenciĝas per franda vespero. Ĉiu partoprenanto alportas ion el sia lando por gustumigi la aliajn. Kolektiĝis multe da frandaĵoj kaj interbabilante la homoj konatiĝis.

 

    La solena inaŭguro okazis en la impona konstruaĵo de la Nacia Parlamentejo. Al la inaŭguro ĉeestis la urbestrino s-ino Ana Olivera kaj du reprezentantinoj de la regiona oficejo de Unesko en Montevideo, inter kiuj estis la direktorino s-ino Lidia Brito. La ĉeestantojn bonvenigis s-ino Mireille Grosjean el Svislando, la prezidantino de ILEI. Ankaŭ la urbestrino kore bonvenigis nin kaj deziris al ni sukcesan laboron. Same bonvenigajn vortojn direktis al ni la direktorino de la oficejo de Unesko. Poste parolis la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill kaj sekvis du mallongaj prelegoj rilataj al eventoj antaŭ 60 jaroj. En la sama loko la ĝenerala konferenco de Unesko aprobis la unuan rezolucion favoran al Esperanto en la jaro 1954. Por ni tio estis vere grandioza kaj digna evento povi esti en tiu tiom signifoplena historia loko dank' al la klopodoj kaj sukceso de lokaj esperantistoj sub gvido de Sonia Risso. Poste ni havis eblecon viziti sub gvidado la parlamentejon kaj kunvenejojn de deputitoj kaj senatanoj. Impresis la ampleksa biblioteko. Forlasinte la parlamentejon ni en apudeco sur herbejo plantis gujavan arbeton. Ĉiu aldonis al ĝi iom da tero aŭ akvumis ĝin. Apud ĝi estis malvualita memortabulo kun la jena teksto: Esperanto -- Unesko, 60 jarojn kune 1954-2014.

 

    La konferencaj prelegoj okazis en Ateneo ĉe la placo “Cagancha”. Sur ŝtofo estis prezentita la markemblemo de ILEI. S-ro Alberto Baroccas ricevis de urugvajaj esperantistoj enkadrigitan diplomon pro sia 60-jara laboro por Esperanto. La konferencanoj eksciis pri instruado laŭ Tinĉjo-libro, oni parolis pri nuntempaj tendencoj en la lingvo-instruado kun aparta atento al la rolo de teknologio, pri kultura komunikado, pri la projekto “Ceibal” -- havigo de malgrandaj komputiloj por ĉiuj lernejanoj por plifaciligi la lernadon ankaŭ por gepatroj, pri afrika influo en muziko kaj kulturo.

 

    La komitato de ILEI elektis du novajn honorajn membrojn -- la forpasintan profesoron Helmar Frank kaj s-ron Rob Moerbeek, kiu ĉeestis la konferencon. Krome estis elektitaj kvar novaj landaj sekcioj en Irano, Hispanio, la Demokratia Respubliko de Kongo kaj Bulgario. Oni decidis aperigi la revuon Juna Amiko kvarfoje jare.

 

    En la konferenco partoprenis ankaŭ la prezidanto de UEA Mark Fettes. La simpozio en Montevideo esploris lingvan justecon en praktiko. Okazis serio da interesaj prelegoj: pri indiĝenaj popoloj, pri dulingveco, Esperanto kaj medicino, lingva justeco en Eŭropo kaj multlingveco en la Eŭropa Unio, Rob Moerbeek dum la paŭzo animis erarologion, kaj la simpozio finiĝis per prezento de rektmetoda kurso en interreto Saluton!

 

    Dum la nacia vespero ni ekkonis la historion de la Ĉarua etno kaj spektis prezenton de folklora danco, kantojn prezentitajn de infanoj kaj ne mankis tangoprezento. Ankaŭ niaj talentuloj kontribuis al la posta internacia vespero kaj prezentis dancojn, spritaĵojn, deklamis poemojn, gitar- kaj pianludis, kantis. Bonega estis la bankedo en la restoracio “El Fogón” en akompano de muzika duopo. Per duetaĝa turisma buso ni trairis la urbon kun surbendigitaj klarigoj en Esperanto ĉe ĉiu interesa punkto.

 

    Malgraŭ la pluva vetero ni ĝuis la belan ekskurson al “Punta del Este”. Tie ni admiris marvirinetojn, fingrojn elstarantajn el sablo (monumento fare de ĉiliano Mario Irarrázabal), kie ni fotiĝis manon en mano. Tre impresa konstruaĵo“Casapueblo”situanta en“Punta Balllena”estas muzeo de Carlos Páez Villaró. Tie oni povas admiri liajn artaĵojn.

 

    Kio elvokis atenton ? Estis multaj homoj promenantaj surstrate kun termoboteloj, mateujoj kun suĉiloj kaj ĉiumomente trinkantaj la mateon. Ĝi estas la plej populara nacia trinkaĵo en Urugvajo. Oni ankaŭ povis spekti vesperajn tango-dancantojn apud la ĉefstrato. Ĉiu, kiu deziris kaj scipovis havis eblecon enviciĝi kaj kundanci.

 

    Tre interesa estis lingva festivalo antaŭ la Ateneo ĉe frekventata strato. Ni prezentis 16 lingvojn kaj disdonis varbilojn pri Esperanto. Kelkaj preterpasantoj kaptis okazon kaj scivoleme sekvis duonhorajn lecionojn. Plej grandan atenton vekis la japana kaj nepala lingvoj.

 

    Vendrede la plejmulto de la konferencanoj karavane veturis per buso al “Colonia de Sacramento”, kie ili vizitis pitoreskan urbeton enskribitan en la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko kaj poste daŭrigis per ŝipo al Bonaero. Dum la semajno ni havis buntan programon kaj ĉiuj bone amikiĝis kaj amuziĝis dum la paŭzoj. Koran dankon al urugvajaj samideanoj, kiuj strebis al bona disvolviĝo de la konferenco en tiu ĉi signifoplena jubilea jaro inter Esperanto kaj Unesko pro la 60-a jariĝo de la unua Rezolucio. Moralan subtenon al la konferenco esprimis ankaŭ la urugvaja prezidento Don José Mujica.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments