El Popola Ĉinio>

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero

| 2014-08-26
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


La aŭtoro kaj ŝia edzo  

 


Fotoj pri la aktivadoj de la 99-a UK  

 

    La 99-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Argentino inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto de 2014. Ĝi estas la dua plej granda ŝtato de Suda Ameriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Ĉilio, Bolivio, Paragvajo, Brazilo kaj Urugvajo. Oriente ĝiajn bordojn banas la Atlantika Oceano. La ĉefurbo Bonaero havas humidan subtropikan klimaton. La lando havas pli ol 40 milionojn da loĝantoj. En Bonaero vivas 3 milionoj da ili, sed kun la ĉirkaŭaĵo ĝi atingas preskaŭ 13 milionojn da enloĝantoj. Ĝi estas ĥaosa urbego pulsanta tage kaj nokte. Kiel en ĉiu grandega urbo la loĝantaro ne facile vivas tie. Meze de bruega amaso regas malsekureco. Malbono okazis al pluraj esperantistoj. Ili estis priŝtelitaj kaj eĉ per armilminaco iu estis devigata fordoni siajn valoraĵojn.

 

    Argentino unuafoje gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto, al kiu enskribiĝis 706 geesperantistoj el 57 landoj. La evento plej parte okazis en la urbocentro de Bonaero en la hotelo Panamericano, proksime al Obelisko. Malfermo, fermo kaj ĉiuj vesperaj kulturaj programeroj okazis en la teatro Metropolitan. Kiel kutime sabate vespere okazis la tradicia Movada Foiro, kie diversaj esperantistaj organizoj kaj asocioj informis pri sia ekzisto, prezentis siajn estontajn aranĝojn kaj varbis novajn anojn.

 

    Dimanĉe la 27-an de julio inaŭguriĝis la 99-a UK per festparolado de la prezidanto de UEA Mark Fettes. La ceremonion ĉeestis ankaŭ kelkaj honoraj gastoj kaj ambasadoroj. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L. L. Zamenhof loĝanta en Argentino. Salutparolis subsekretario de la urba ministerio pri edukado, la prezidanto de LKK Jorge Cabrera, estis legita la mesaĝo de L. C. Zaleski Zamenhof. Poste salutis la kongreson reprezentantoj de partoprenantaj landoj. Ĉe la fino estis kantata E-himno kaj post tio la kongreso estis malfermita.

 

    La ĉeftemo de la kongreso estis: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Ĝi estis amplekse pritraktata en grandnombre ĉeestataj prelegoj kaj diskutoj. La bunta semajna programo havis kunvenojn de esperantistaj medicinistoj, komercistoj, sciencistoj, instruistoj, kristanoj kaj aliaj religioj, nefumantoj, blinduloj, SAT-anoj kaj aliaj asocioj. Okazis kurso pri la hispana lingvo, pri tango-danco, pri kaligrafio kaj pluraj prelegoj pri Argentino. Gejunuloj havis sian programon. Tre aprezataj kaj frekventataj estis paroligaj lecionoj gvidataj de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge. Ili en amuza formo prezentis kursojn por komencantoj kaj spertigis progresantojn. Estis ebleco partopreni en KER-ekzamenoj al kiuj kandidatiĝis 30 personoj. Esperantlingvaj aŭtoroj prezentis siajn verkojn dum la aŭtoraj duonhoroj en la libroservo.

 

    La nova estraro sub la gvido de la vigla kaj entuziasma prezidanto Mark Fettes alportis plurajn ŝanĝojn al la kongresa programo. La tagoj de la semajno ricevis novajn nomojn bazitaj laŭ ĉefaj punktoj de la laborplano: lundo estis Tago de konsciiĝo, Tago de lernejo estiĝis Tago de kapabligo, ĵaŭdo estis Tago de komunumo kaj vendredo, Tago de kunordigo.

 

    Same kiel lastjare en Rejkjaviko, ankaŭ ĉi-jare okazis la 27-an de julio posttagmeze la Ĉina Tago en la apuda hotelo Colon. Oni povis admiri belegan foto-ekspozicion pri Pekino, ekscii pri la Esperanto-muzeo kaj pri Esperanto-movado en Azio. La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller ricevis de ĉinaj reprezentantoj la Premion de Kontribuo al Esperanto-Amikeco kaj la dokumentan filmon Longa Rivero.

 

    Nova elemento eniris la kongreson. Kelkaj sportemuloj ĝuis historian futbalmatĉon inter esperantista teamo formita surloke kontraŭ armen-devena teamo. La entuziasmo estis granda malgraŭ tio, ke esperantistoj malgajnis. Eble tiu sperto fariĝos nova kongresa tradicio. Tamen mankis alternativa programo por nesportemuloj. Bedaŭrinde oni ne pensis pri vespera tango-spektaklo. En la urbo tiuj abundis.

 

    Efektive, en la kongresa programo estis io por ĉiu. Multaj kongresanoj profitis de urbaj ekskursoj por malkovri ties belaĵojn kaj historiaĵojn. Per duetaĝa turisma buso eblis trairi la urbon kaj dum pli ol tri horoj admiri multajn interesajn vidindaĵojn. En la urbo troviĝas multaj muzeoj, galerioj, parkoj, ripozejoj. Tute speciala estas la kvartalo “La Boca” kun interesa arkitekturo kaj la fama buntkolore pentrita strato“Caminito”. Unu semajno ne sufiĉas por vidi ĉion vidindan kaj ĝui ĉion ĝuindan en tiu ĉi urbego. Tamen oni povas diri, ke la kongreso estis kontentiga, eĉ se malgranda. Ĉu la homoj rezignis la kongreson pro longa distanco, ĉu pro tro alta kosto, ĉu pro vintra sezono en Argentino, ĉu pro ŝparo por povi partopreni la jubilean 100-an kongreson en Lillo de Francio? La plej multaj kongresantoj venis el Brazilo, Japanio kaj Francio. Bonŝance partoprenis pluraj junaj sudamerikanoj. Por iuj ĝi estis la unua kongreso. Ili estis tre kontentaj kaj entuzismaj pri tiu sperto.

 

    Partoprenantoj ĝuis la urbon, ekskursojn, manĝojn kaj pasigis la tempon kun novaj kaj malnovaj geamikoj. Laŭ la lastjara kutimo la estraranoj post la fino de la kongreso adiaŭis la partoprenantojn per manpremo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments