El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sportistoj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj spektis la tradician operan kulturon de Ĉinio

| 2014-08-26
Bookmark and Share


La sportistino en imito de orkideaj fingroj  

 


La sportisto en lerno de opera movo  

 

    Vespere de la 24-a de aŭgusto sub la aranĝo de la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj sportistoj, oficistoj kaj volontuloj spektis en la "Teatro de Nankino" prezentadon de ĉinaj operoj. La prezentado ricevis aplaŭdon de la spektantoj, kvankam multaj el ili unuafoje spektis ĉinajn tradiciajn operojn.

 

    "Tribranĉa Vojforko", la fama peco de la Pekina Opero, estis la milita ludo prezentita kiel la lasta programero de la prezentado. Du artistoj faris transkapiĝojn en mallumo. Ilia majstra lerteco vekis daŭran manaplaŭdon. Fremdlandaj spektantoj estis altiritaj de la brila prezentado de ĉinaj tradiciaj operoj.

 

    Por montri la diversecon de la opera kulturo de Ĉinio, la organizantoj elektis la Pekinan Operon, Kun-operon kaj aliajn lokajn operojn. Ili ne nur faris programojn en la lingvoj ĉina, angla kaj franca, sed ankaŭ liveris al la spektantoj detalajn konigojn pri la operoj.

 

    Xu Kai, respondeculo de la Teatro de Nankino, diris, ke por helpi sportistojn de la Junularaj Olimpikoj, kiuj ne konas la ĉinan lingvon, sperti la brilan prezentadon de la tradiciaj operoj de Ĉinio oni aranĝis militajn ludojn kun forta prezenteco.

 

    Iu kanada pafistino ĉeloke imitis la movon de orkideaj fingroj prezentita de aktoro. Ŝi ĝoje diris: "Tio estas la unua fojo por mi viziti Ĉinion kaj spekti tradiciajn operojn de Ĉinio. La aktoroj estas vere eksterordinaraj kaj por lerni la movon de orkideaj fingroj ili certe pagis multe da penado.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments