El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Esperantistoj kaj la Nova Silka Vojo>

Spuri budhismon tra grototemploj sur la Silka Vojo

| 2014-08-26
Bookmark and Share

de SO Gilsu

 

    Grototemploj en Hindujo

 

    La budhismo estis unue fondita en Hindujo kaj poste disvastiĝis tra la Silka Vojo al orientaziaj landoj. Ni povas ankoraŭ nun klare vidi la spurojn de la orientiro pere de grototemploj.

 


La aŭtoro sur sablomonto de Dunhuang, en 2003 

 

    La grototemplo originis el la ideo en Hindujo eviti varmegon kaj malvarmon, kaj sin kulturi en kvieteco. Antikvajn budhismajn templojn ĝenerale oni kostruis el ligno kaj ŝtonoj. Ili jam preskaŭ malaperis, kaj nun la solaj restaĵoj estas la grototemploj, kiuj donas tre gravajn materialojn por studi tiamajn kredojn kaj artojn, ĉar en la grotoj restas abundaj aĵoj de arkitekturo, skulpturo, murpentraĵoj kaj skribitaj frazoj.

 

    Grototemplaro Aĵanta (Ajiṇṭhā)

 

    En Hindujo ankoraŭ restas centoj da grototemploj, el kiuj la grototemplaro Aĵanta (Ajiṇṭhā) estas la plej distigiĝinta. Tiu ĉi grototemplaro konsistas el 29 grotoj kaj estis ekkonstruita jam en la 2-a jarcento a. K. en la provinco Maharaŝtra. Budhistoj konstruis 2 malsamajn tipojn de grotoj, la unuan por sanktejo nomata "ĉaitja (caitya)" en kiu oni starigis pagodon(stupaon), kaj la duan nomata "vihara", en kiu ili pretigis ĉambrojn por loĝado kaj kunsidoj de bikŝuoj. Tiam la bikŝuoj apartenis al la sektisma budhismo, kaj ankoraŭ ne starigis budho-statuon.

 


La grototemplaro Aĵanta 

 


Pagodo en la sanktejo (ĉaitja) 

 


La loĝejo (vihara) kun ĉambroj (truoj en la muro) kaj kunsidejo (en la centro)

 

 

    La kontruado ĉesis kiam la dinastio Stavahana pereis en la 3-a jarcento p. K., sed en la 5-a jarcento mahajanaj budhanoj de la dinastio Vakata ree ekkonstruis grandajn templojn, kion oni nomas "la dua periodo" sinsekve de "la unua periodo" ĝis la 3-a jarcento. En la dua periodo ili starigis budho-statuon antaŭ pagodo, kaj skulptis multajn statuojn ĉe muro, ĉar ili jam kultis budho-statuon. Ili pentris diversajn temojn pri la vivo de Budho, kio fariĝis unikaj majstraĵoj en la historio de la hinda arto. La stilo de la grototemplo en la 2-a periodo fine transiris al najbaraj landoj tra la Silka Vojo.

 


Bodisatvo Avalokiteŝvaro 

 


Freskoj sur muro kaj plafono 

 

    La grototemplaro Kizil en Kucha

 

    La kutimo konstrui grototemplojn transiris la alt-ebenaĵon Pamiro, kaj unue enradikiĝis en la grototemplaro Kizil, Kucha. Kiam oni transiras la alt-ebenaĵon, atendas la grandega dezerto Taklamakan, kaj por transiri ĝin oni devas elekti unu el la du vojoj: norda aŭ suda. La urbo Kuĉa situas en la unua stacio de la norda Silka Vojo.

 

    En la grototemplaro Kizil sin trovas 236 grototemploj, el kiuj 135 grotoj estas relative bonstataj. La plej frua grototemplo datiĝas jam de ĉ. 300 jaroj p. K., kaj en la komenco de la 8-a jarcento, kiam la influo de la ĉina dinastio Tang atingis la regionon, ĉesis la konstruado de grototemploj. La dokumentoj skribitaj en toĥaro troviĝis en Kizil, kaj en kelkaj grotoj sin trovis toĥaraj skriboj, el kiuj pruviĝis la ekzisto de kelkaj siatempaj regantoj.

 


Fresko el Kuĉa (fotita en la Muzeo Guimet, Parizo, en 2005) 

 


Fresko el Kuĉa 

  


Fresko el Kuĉa 

 

    La vizitantoj en Kizil nun tute ne rajtas foti, kaj mi tamen povis foti belegajn mur-pentraĵojn en eŭropaj muzeoj kiel en tiuj en Svedio, Germanio, Birtio, Francio kaj ankaŭ en Japanio dank' al la grandaj rabistoj, kiujn ĉinoj nomas "alilandaj diabloj". Mi emas iam verki alian artikolon pri la temo: "ĉu ili estis rabistoj aŭ protektantoj?"

 

    Grototemplaro Bezeklik en Turfan

 

    Se oni iras orienten ĉ. 750 km de Kucha, oni alvenas al Turfan, ĉirkaŭ kiu troviĝas la grototemplaro Bezeklik. La grototemplaro estis konstruita dum 900 jaroj ekde la 400-a ĝis la 1300-a jaroj. En la regiono loĝis diversaj popoloj, kiuj pentris siajn vivon kaj religion sur la muroj de la grototemplaro. Plejparto de la restantaj artaĵoj estis farita de antikvaj tjurkoj en la mezo de la 6a jarcento, kaj ujguroj en la mezo de la 9a jarcento.

 

    La pentraĵoj kaj skulptaĵoj ĉefe temas pri la budhismo kaj la ĉiutaga vivo, kaj oni povas vidi portretojn de la tiama popolo. Oni plie miris, ke tie en la 17-a groto troviĝas maniĥeisma artaĵo pri infero. Kvankam maniĥeismo jam malaperis, la religio iam disvastiĝis kaj floris en Centra Azio, Eŭropo kaj Ĉinio.

 


La grototemplaro Bezeklik en Turfan (fotita en 2003)

 


Parto de la mil-budhoj 


Parto eltranĉita per ĉizilo kaj segilo 

 

    Oni diras, ke en Bezeklik centoj da grototemploj estis konstruitaj, sed erozio kaj homaj perfortoj plejparte detruis ilin. Nun nur kelkaj grotoj estas malfermitaj por la vizitantoj.

 

    Grototemplaro Mogao en Dunhuang

 

    Kiam oni ankoraŭ iras de Turfan ĉ. 800 km orienten, oni alvenas al Dunhuang, en kiu situas la grototemplaro Mogao. Dunhuang estas grava stacio de la Silka Vojo, kiu situas en la orienta ekstremo de la Dezerto Taklamakan, kaj tial karavanoj, pilgrimantoj aŭ komercistoj tie preparis ĉion necesan por transiri la dezerton. La grototemploj estis konstruitaj por preĝi por sendanĝera vojaĝo antaŭ ekiro, por danki sukcesan atingon post reveno.

 


La grototemplaro Mogao (fotita en 2003) 

 


"Prediko de Budho", kopie pentrita de prof. SO Yong, korea pentristo, kiu studis en Magao 6 jarojn 

  


Ligna pordo antaŭ la grototemplaro Mogao 

 

    Grototemplo originis de iu bikŝuo, kiu vidis mil budhojn el brila lumo, kaj tie elfosis groton por kulturi sin. Poste daŭre multiĝis dum 11 dinastioj, kaj fine atingis al la plej granda grototemplaro en la mondo, kiu posedas 4.4 kilometrojn da murpentraĵoj en 492 grotoj.

 

    En la komenco la grototemploj en Hindujo kaj la gandhara arto donis grandan influon al la grotoj ĉi tie, sed post kiam la dinastio Tang starigis sian propran internacian ordon, komplete ŝanĝiĝis la enhavo kaj stilo de la grototemploj. La aspekto de bodisatvoj iĝis ineca, la disĉiploj de Budho transformiĝis de hindecaj figuroj al tiuj de la dinastio Tang, la vestaĵoj de la ĉielaj dioj prenis la modon de tiu ĉi lasta.

 

    La prospero de grototemplaro en Ĉinio.

 

    Ekde la grototemplaro Mogao komenciĝas mallarĝa vojo nomata "Koridoro Hexi" kaj kiam ni iras 100 km orienten tra tiu ĉi koridoro, ni unue atingas alian grototemplaron Yulin, kaj post 1 000 km da irado alvenas al la grototemplaro Binglingsi apud la urbo Lanzhou. Kaj survoje al Xi'an, kiun oni diras la fina kaj starta stacio de la Silka Vojo, ni renkontas ankoraŭ unu alian nomata "grototemplaro Maijishan".

 

    Mi tamen devas mencii ankoraŭ du aliajn elstarajn grototemplarojn Yungang kaj Longmen, kiuj rilatas al la dinastio Norda Wei (386-534), kiu adoptis budhismon kiel oficialan religion. Yungang situas en Datong, la unua ĉefurbo situanta 900 kilometrojn norde de Xi'an, kaj Longmen torviĝas ĉirkaŭ Luoyang, la dua ĉefurbo situanta 385 km oriente de Xi'an.

 


Parta panomaro de la grototemplaro Yongmen (fotita en 2006) 

 


La groto Lotusa (n-ro 712) konstruita de la Norda Wei  

 

    En ĉ. 494 p. K. Norda Wei ekkonstruis la grototemplaron Yongmen imitante tiun de la unua ĉefurbo, kio daŭris ĝis la dinastio Tang (618-907), kaj ankoraŭ nun restas 2 345 grotoj, 2 800 monumentoj, 550 pagodoj kaj pli ol 100 mil budho-statuoj.

 

    Mi ĝis nun tre koncize skizis kiel budhismo orientiris tra la Silka Vojo, kio tamen tre klare montras ĝian grandan rolon de la Silka Vojo, kaj ni povas konstati, ke la Silka Vojo ne finiĝis ĉe Xi'an, sed ĝi plie disvastiĝis norden kaj orienten. Fine mi emas mencii unu alian fakton, ke en Koreio troviĝas propra "Grototempleto", malgranda sed majstraĵo de la budhisma arto.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+