Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Reago al la dokumenta filmo de BBC Kiel Ĉinio mistifikis la mondon

| 2014-08-27
Bookmark and Share

    En la jaro 2004 la brita kompanio BBC produktis la dokumentan filmon Kiel Ĉinio mistifikis la mondon (How China Fooled the World). La filmo temas ĉefe pri tio, ke post okazo de la financa krizo en Usono en la jaro 2008 la ĉina ekonomio ĉiam vigle kreskadas. Tio profitas ĉefe de grandaj investoj por baza konstruado per granda nombro da kredito. La faro kaŭzis ne nur troan pligrandigon de la loĝdoma merkato en urboj, sed ankaŭ senbridan disvastigon de ombrobankoj, dronon de lokaj registaroj en la ŝuldoj kaj la falsan aspekton de vigla disvolvo de la ĉina ekonomio. Kun la disvolvado de Wuhan en la lastaj jaroj kiel fono la filmistoj analizis, kiel la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis post okazo de la financa krizo, kaj ili opinias, ke tiu maniero estas malsana por la ekonomia disvolvo.

 

    Sube estas opinioj de du fakuloj pri la filmo kaj diskutoj en QQ-grupo.

 

    Kuang Xianming: la filmistoj elmontris pravan problemon, sed donis proprajuĝan konkludon

 


Kuang Xianming, direktoro de la lernejo pri ekonomiko de la Ĉina Hainan-a Instituto por Reformado kaj Disvolvado 

 

    Kuang Xianming, direktoro de la lernejo pri ekonomiko de la Ĉina Hainan-a Instituto por Reformado kaj Disvolvado, opinias, ke la ekonomia sumo de Ĉinio troviĝas en la dua loko de tiu de la mondo kaj la kreska tendenco de la ĉina ekonomio certe alportos al la mondo grandan influon. Ĝuste pro tio aliaj landoj donis multan atenton al la justeco kaj daŭrigebleco de la kreskado de la ĉina ekonomio. Laŭ li, la dokumenta filmo Kiel Ĉinio mistifikis la mondon elmontris pravan problemon, sed ĝia konkludo estas proprajuĝa. 

 

    Konsiderante el la problemo, en la pasinteco objektive Ĉinio ja havis la bazan trajton preni investadon kiel ĉefan manieron por la ekonomia kreskado. Pro tio la "Dek-dua Kvin-jara Plano" klare elmetis transigi la manieron de la ekonomia disvolviĝo, kaj elmontris tri grandajn taskojn por transformado kun grandigo de konsumado kiel kerno.

 

    Malsame ol la okcidentaj landoj estas, ke la plej granda avantaĝo de Ĉinio estas senĉesa altiĝo de la nivelo de konsuma bezonado. Tio sendube multe grandigos konsumadon. Unue, senĉese grandiĝas la totala skalo de konsumado de loĝantoj en urboj kaj kamparo. Due, senĉese leviĝas la konsuma strukturo de loĝantoj urbaj kaj kamparaj laŭ la vico "vivbezonaĵoj -- daŭre uzeblaj konsumaĵoj -- serv-konsumaĵoj. Trie, 10% atingis la kreska rapideco de la detal-vendada sumo de konsumaĵoj de Ĉinio. La kreska rapideco de la detal-vendada sumo de konsumaĵoj de Japanio kaj tiu de Eŭropo estas nulo aŭ negativa nombro. La rapide kreskanta detal-vendada sumo de la sociaj konsumaĵoj formis fortan avantaĝon de Ĉinio.

 

    Oni ne povas diri, ke la dokumenta filmo komplete neglektis la faktoron de konsumado. La prezidanto de la filmo spertis ordinarajn aspektojn pri konsumado en la nokta bazaro de Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei de Ĉinio, tamen li ne faris pluan analizon pri la potenciala bezono de Ĉinio en konsumado kaj ne mem spertis la aĉetpovon de ĉinoj dum la Fraŭl(in)a Festo (la 11-a de novembro).

 


Raportisto Robert Peston en nokta bazaro de Wuhan 

 


Robert Peston en parko de Wuhan

 

    Ĉu Ĉinio povos turni sian ĉefan manieron de investado al konsumado, tio decidis la kreskan tendencon dum meza kaj longa periodoj. Tiu-flanke oni necesas malkonfuzi du vidpunktojn:

 

    La unua vidpunkto opinias, ke investado de Ĉinio jam estas troa. La dua opinias, ke Ĉinio devas daŭre grandigi sian investadon. La afero ne estas en investado mem, sed kuŝas en tio, ĉu investado realigos dinamikan ekvilibron kun konsumado.

 

    La dokumenta filmo donis proprajuĝan konkludon pro tio, ke ĝi neglektis la varianton de la sistema reformado de Ĉinio, neglektis ankaŭ la decidon kaj fortecon de Ĉinio por antaŭenpuŝi transformadon de manieroj por la ekonomia disvolvado.

 

    Nun la ĉina registaro jam konsciis, ke la ŝlosilo por realigi la stabilan kaj daŭrigeblan kreskadon de la ĉina ekonomio estas ĉiuflanka transformado. Unue transformo de investado al konsumado; due, transformo de la konduka industrio al la serva, trie, transformo de la skala urbanizado al la loĝantara. La ĉina registaro jam nuligis la dualan censregistron kaj forigas la urb-kamparan dualismon kaj en Ĉinio formiĝos la sistemo de civitanigo de kamparano-laboristoj.

 

    De la 3-a Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas ekpraktikitaj kelkaj reformadoj, kiuj "estis multfoje diskutitaj, sed malfacile plenumitaj", kaj estas projektataj iuj gravaj reformadoj tuŝantaj multajn flankojn. Ekz., la nova ŝtatgvidantaro de Ĉinio plue simpligis administradon, la monopolo de iuj industrioj kiaj telekomunikado kaj fervojo estis ekrompitaj, la sistemo de rento-kolektado kaj tiu de profito-dividado praktikitaj en la entreprenoj de la ŝtato estas iom post iom perfektigitaj; en nepublik-posedanta ekonomio, la vigleco de la socia kapitalo estas aktivigita sekve de reduktigo kaj nuligo de imposto, rapidigo de reformado en ekzameno kaj aprobo de administrado; en la financa reformado, la financa ekologio esence ŝanĝiĝos sekve de la rapida antaŭenpuŝo de la merkatiga interezo-procento kaj de aprobo de la starigo de privataj bankoj; en resursa prezo, reformado pri la ŝtupara prezo de naturgaso, karbo kaj akvo estas iom post iom disvolvita.

 

    La dokumenta filmo neglektis la esploradon kaj penadon de Ĉinio post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Kvankam oni ankoraŭ ne povas diri, ke tiuj reformadoj jam havis evidentajn rezultojn, tamen estas evidenta la stabila tendenco de la ĉina ekonomio.

 


Tang Liangzhi, urbestro de Wuhan, intervjuata de Robert Peston 

 

    Reformado konkuras kun krizo. Tio estas la komuna kono en Ĉinio. La dokumenta filmo elmontris serion da akraj problemoj, precipe tiuj pri tro rapida investado kaj tro multaj lokaj ŝuldoj. Post multfoja diskutado kaj esplorado, Ĉinio prenas serion da reformaj metodoj por solvi tiujn problemojn. Li opinias, ke la rilata konkludo estas iom partia, se la filmistoj ne vidis tion.

    Yi Xianrong: Ĉu la ĉina ekonomio vere mistifikis la mondon?

 


 Yi Xianrong, esploristo de la Financa Instituto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj
    Yi Xianrong, esploristo de la Financa Instituto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke oni tute ne necesas timi la komentarion pri la ekonomia disvolvado de Ĉinio en la pasintaj 5 jaroj donitan de la dokumenta filmo de BBC Kiel Ĉinio mistifikis la mondon, kaj ne opinias, ke la filmo estas por damaĝi la ĉinan ekonomion. Male oni devas vidi problemojn de la ĉina ekonomio en disvolvado kaj vidi ankaŭ, ke la ĉina registaro jam konsciis la problemojn. 

 

    Por allogi al si spektantojn, la dokumenta filmo uzis la titolon Kiel Ĉinio mistifikis la mondon kun literatura gusto. Laŭ sia enhavo la filmo temas nur pri la fenomeno, ke post okazo de la financa krizo en Usono, la ĉina ekonomio daŭre prosperas. Oni dubas, ĉu la ekonomia prospero kreita de la ĉina maniero estas vera, kaj ĉu la prospero estas daŭrigebla.

 

    La problemo estas, kiel oni taksis, kio okazis en la ĉina ekonomio post okazo de la financa krizo en Usono dum la dua duonjaro de 2008. Kiuj manieroj antaŭenpuŝis la ekonomian prosperon de Ĉinio? Ĉu la kreska maniero estas daŭrigebla? Kio estas la kialo, se la maniero estas nepraktikebla aŭ malsana?

 

    Oni povas diri, ke la financa krizo eksplodinta en Usono la 15-an de septembro de 2008 ne nur batis la regule kreskantan ekonomion de Usono kaj tiun de la tuta mondo, sed ankaŭ komplete renversis la ekonomiajn politikojn de Ĉinio. Ankaŭ la rakonto de la filmo kaj rilataj diskutoj komenciĝis de tiam.

 

    Komence de septembro de 2008 post eksplodo de la financa krizo la tendenco de la ĉina politiko pri bienaĵa merkato havis renverseman ŝanĝon. La ĉina registaro tuj publikigis la politikon pri investo de 4 mil miliardoj da juanoj por savi la merkaton kaj lanĉis la monpolitikon plej malstreĉan post fondiĝo de la nova Ĉinio. Dume subite turniĝis la ĉina politiko pri makro-reguligado de la bienaĵa merkato. Ĝuste pro la renversema turniĝo, Ĉinio havis la aspekton de prospero kaj kreskado de la ekonomio aperintan en la filmo. La kompleta "bienigo" de la ĉina ekonomio komenciĝis de tiam. Samtempe en la plej granda rapideco la ĉina registaro lanĉis rilatajn politikojn por eksciti la ekonomion. Sekve de tio la grandskala investado por konstruado de publikaj bazaj instalaĵoj kaj troa grandigo de kredito akcelis eksplodan kreskadon de vendado en bienaĵa merkato. Sub la antaŭenpuŝo de la bienaĵa merkato diversaj industrioj koncernaj al ĝi ankaŭ havis grandan kreskadon. Tio impulsis prosperon de la ĉina ekonomio kaj tiun de la ter-merkato.

 

    La kreskado kaj prospero de la ĉina ekonomio dum la jaroj 2009 kaj 2013 estis realigitaj surbaze de la troa grandigo de kredito. Dum tiuj jaroj la kredito en la ĉinaj bankoj kreskis al pli ol 45 mil miliardoj da juanoj kaj la totala sumo de monkolektado en la tuta socio superis 65 mil miliardojn da juanoj. Dum la sama periodo estis disvolvita la grandskala investado de la lokaj registaroj por konstruado de urboj kaj formiĝis "bienigo" de la ĉina ekonomio.

 

    Dum la lastaj jaroj, la ĉefa enhavo de la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio estas rapida plivaloriĝo de loĝdomoj. Post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ oni devas ne nur ŝanĝi la kreskan modelon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ serĉi la ekonomian kreskadon kun kvalito.

 


Robert Peston en konstruejo de Wuhan 

 


Laboristo de la Wuhan-a Fer-Ŝtala Korporacio dum laborado 

 

    Ĉinio tenis la kreskan rapidecon de la totala enlanda produkto-valoro avangardan en la tuta terglobo dum la sinsekvaj 5 jaroj kaj fariĝis la dua granda ekonomia unuo en la mondo. Tamen tiu modelo de la ekonomia kreskado alportis seriozajn problemojn kaj sekvaĵojn al la ekonomia disvolvado en la estonteco. Unue, konsiderante el la historiaj spertoj, ĉiu ajn grandigo de kredito devas esti en modera limo, troa grandigo certe kaŭzos seriozan financan krizon. Due, tiu modelo de la ekonomia kreskado ne nur kaŭzis, ke granda nombro da riĉaĵoj ne nur estis transigita al malplimultaj homoj dum mallonga periodo, sed ankaŭ tute malfortigis la aktivecon de enlandaj popolanoj kaj entreprenoj por kreado de riĉaĵoj per entreprenado de enta ekonomio. Trie, "bienigo" de la ĉina ekonomio serioze ŝuldis al la estonteco de kelkaj generacioj kaj al tiu de la ĉina ekonomio. 

 

    La dokumenta filmo kun troiga titolo rakontas ĉefe pri la tre serioza problemo de Ĉinio, ke dum la pasintaj 5 jaroj post okazo de la financa krizo en Usono, malsana estas la ĉina modelo por akceli la ekonomian kreskadon ĉefe per bienaĵoj. Tio povas alporti al la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio rapidan kreskadon dum mallonga periodo, sed la kreskado estas nedaŭrigebla. La ĉina registaro jam konsciis la problemon alfrontatan de la ĉina ekonomio kaj decidis fari necesan reguligadon. Post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ speciale post ĝia 3-a sesio Ĉinio rapidigas plenumadon de la reguligado.

 

    Oni tute ne necesas timi la komentarion pri la ekonomia disvolvado de Ĉinio dum la pasintaj 5 jaroj donitan de la dokumenta filmo de BBC, ne opinias, ke la filmo estas por damaĝi la ĉinan ekonomion. Oni devas vidi la problemon en la ĉina ekonomio, kaj vidi ankaŭ, ke la ĉina registaro jam konsciis la problemon. Oni povas tiel pensi, ke tiu dokumenta filmo utilas al Ĉinio observi kaj memekzameni sian ekonomion.

 

    Diskutoj en QQ-grupo: Ĉu la ĉina ekonomio mistifikis la mondon?

 

    Ecoman opinias, ke la dokumenta filmo parolas prave, sed nekomplete. Ĝi temas pri la reala defio alfrontata de la ĉina ekonomio, sed temas nekomplete. Ĉinio estas elefanto kaj aliaj ne devas palpi ĝin kiel blinduloj. La filmo elmontris problemojn en kelkaj flankoj. La unua estas, ĉu la granda nombro da investado estas daŭrigebla? La dua estas la problemo pri multa ŝuldo. La tria estas la problemo pri tolerema kreskado. En la filmo oni menciis malfacilojn de ordinaraj popolamasoj en aĉeto de loĝdomo, tio estas fakto. Verdire, mi ne komprenas, kial la filmo uzis la vorton "mistifiki". Fakte ĝi temas nur pri tio, ĉu la ekonomio-disvolva maniero de Ĉinio estas daŭrigebla. Laŭ li la filmo uzis la vorton por allogi okulglobojn de la spektantoj. Li opinias, ke la raporto estas malprofunda.

 


Robert Peston sur strato de Wuhan 

 

    Aobama opinias, ke laŭ siaj intervjua logiko kaj pensmaniero, BBC komentariis tion, kion ĝi konis. Tio estas prava. Estas neeble, ke oni ne palpas elefanton kiel blindulo dum mallonga intervjuado. Ne gravas ilia damaĝo al Ĉinio, ĉar ili ĉiam tion faris. Kiel fremdlandaj raportistoj povas profunde analizi kaj juĝi la sociajn fenomenojn de Ĉinio post pli-ol-10-taga intervjuado? 

 

    Weiweifeng opinias: Unue, la filmo estis farita sur la bazo de faktoj. Laŭ la okcidenta ekonomiko, la disvolva modelo de Ĉinio ja estas nekomprenebla. En la filmo estas neniu ekstrememaj vidpunkto kaj vortoj. La filmo eble ne estus atentata, se ĝi uzis la titolon La ĉina ekonomio estas ĉe rando de ruiniĝoKion la superrutina disvolvado de Ĉinio alportos al la mondo. Se la filmo havus alian titolon, ĝi estos filmo pri diskonigo de konstruado en Wuhan. Due la titolo Kiel Ĉinio mistifikis la mondon? difinis la ĉinan registaron subjektiva trompisto. Okcidentaj amaskomunikiloj timas, ke malglateco de pli granda ekonomia ento donos al okcidentaj landoj netakseblan baton. Laŭ ilia koncepto, registaroj ĉiam estas nefidindaj. En okcidentaj landoj registaroj ĉiam "mistifikas popolanojn" per ĉiuj eblaj metodoj.

 


Wuhan en birdrigardo  

 

    Qianliguan opinias, ke la titolo de la filmo estas iom monstra, tamen en la filmo oni ne rigardis enhavon pri tritifiko de Ĉinio al la mondo kaj rigardis nur la maltrankvilon al la disvolva rapideco de la ĉina ekonomio kaj al ĝia disvolva modelo. Konsiderante el alia flanko li sentis ankaŭ la maltrankvilon de BBC al la kunfandiĝo de la ĉina ekonomio al la monda. Konsiderante el pozitiva flanko, la urbestro de Wuhan devas vidi pozitivan flankon por eviti ruiniĝon de la ekonomio.

 

    Ludao opinias, ke fremdlandanoj ja ne povas klarigi multajn ekonomiajn fenomenojn de Ĉinio. Laŭ vidpunkto de la okcidenta ekonomiko, la ekonomia modelo de Ĉinio estas neimagebla.

 

    Buming Yiwen opinias, ke tio, kion vidis fremdlandanoj, certe estas pli klara kaj vera ol tio, kion ĉinoj mem vidis.

 

    Weiweifeng opinias, kiel transformiĝi? Kion fari unue kaj kion fari poste? Oni jam uzis "investadon" kaj "eksportadon", du el la tri ĉevalĉaroj en la nacia ekonomio, kaj nun uzeblas nur "konsumado", la tria ĉevalĉaro. Por akceli konsumadon la registaro devas fari decidon por bone solvi la aferojn pri la socia garantio kaj tiun pri la publika servo. Kiam popolamasoj ne estus maltrankvilaj pri loĝado, kuracado, vivtenado en maljuneco kaj edukado al infanoj, ili certe transigos monkonservadon al konsumado kaj tiam la nenormala domprezo iros al racio. Samtempe post havo de baza vivgarantio la kreiva forto de la ĉina popolo estos plene ellasita. Tio akcelos disvolvadon de diversaj industrioj kaj tiun de la ĉina ekonomio.

 

    Buming Yiwen opinias, ke tio estas bona afero, se la estroj de Wuhan povos ĝuste trakti la problemon.

 

    Qianliguang opinias, ke Ĉinio volas iri al la mondo kaj pro tio ĉinaj urbestroj devas akcepti riproĉojn el okcidentaj amaskomunikiloj. La afero montris, ke Ĉinio estas tre malproksima de la mondo. Oni devas pensi, kiel oni povas pli bone kompreni okcidentajn amaskomunikilojn.

 

    Sunny opinias, ke BBC iom priridis la wuhan-an registaron kaj havas neniun intencon damaĝi Ĉinion. La scenoj en la filmo estas tre harmoniaj, ekz., maljunulinoj kviete sin ekzercis kaj la prezidanto de la filmo faris provon imitante iliajn movojn. La filmo elmontris la problemon en la ĉina ekonomio, sed ne faris profundan esploradon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments