Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La ĉina lingvo: nova Esperanto por minoritataj lingvoj de Eŭropo?

| 2014-08-27
Bookmark and Share

de Philip Vanhaelemeersh

 

    Tiu ĉi artikolo estis originale verkita en la angla kaj aperis ĉe tiulingva Popola Reto, la reta versio de la fama ĉina ĵurnalo Renmin Ribao (Popola Tagĵurnalo). El Popola Ĉinio aperigas ĝian koncizigitan tradukon aldonante ankaŭ subtitolojn, kiuj mankas en la originalo. La originalo havis nur unu subtitolon komence de la artikolo: "Pri tio kion la reto de la Konfuceaj Institutoj aldonas al la lingva pejzaĝo de Eŭropo."

-Red.

 

    Ĉu oni kritikas la Konfuceajn Institutojn pro la minacata pozicio de la angla?

 

    Preskaŭ ĉiusemajne en la Okcidento okazas debatado pri la rolo de la Konfuceaj Institutoj eksterlande. Lastatempe usonaj kaj kanadaj profesoroj pledis por urĝa neceso rompi la rilatojn kun la Konfuceaj Institutoj, krom se la enhavo de kontraktoj inter universitatoj kaj Hanban [centra administra oficejo por la Konfuceaj Institutoj ĉe la ĉina flanko -Red.] estos reviziita. Ĉi tie ne estas taŭga loko por aliĝi al tiu ĉi debatado. Ĉiuj havas sian propran starpunkton por defendi. Mi ne estas escepto por tio, estante direktoro de la Konfucea Instituto ĉe la Universitato Howest [mallongigo de la flandra Hogeschool West-Vlaanderen, t. e. Altlernejo Okcidenta Flandrio -Red.] en Bruĝo, Belgio.

 


Ceremonio por inaŭguri la Konfucean Instituton ĉe Howest en aprilo de 2012, la kvara tiu-speca instituto en Belgio 

 

    Unu el la okulfrapaj aferoj pri tia debatado estas, ke ĝi okazas plejparte en la angla. La angla nuntempe estas monda lingvo, kaj do estus tute nature, ke la kritikantoj de la Konfuceaj Institutoj esprimas sian opinion en tiu ĉi lingvo. Sed la angla lingvo ne estas la sola lingvo de la mondo. La fakto estas, ke la reganta tono en la debato estas la angla mem, la lingvo reganta la nunan mondon. Ĉu tio ne signifas, ke ĝia pozicio estas iel minacata pro la subita leviĝo de la ĉina?

 

    La ĉina ne estas novaĵo en la belga eduka sistemo

 

    Unue permesu al mi klarigi mian fonon: t. e. Belgio, kie mi skribas ĉi tiun artikolon. En la 19-a jarcento Belgio estis kreita kiel iuspeca bufrozono inter la ĉirkaŭaj potencoj malamikaj inter si. Pro tio la landon konsistigas du malsamaj etnaj grupoj, ĉiu kun propra lingvo: la franca en la sudo kaj la flandra (lingvo preskaŭ sama kiel la nederlanda) en la nordo. La du etnaj kaj lingvaj grupoj estas klare dividitaj. La fino de Belgio estas priparolata de longe, sed tiu ĉi "geedziĝo" daŭras jam preskaŭ du jarcentojn.

 

    Flandroj estas konataj poliglotoj. En elementa lernejo ĉiuj devige lernas la francan. En mezlernejo aldoniĝas la angla kaj la germana, kaj multaj samtempe elektas la latinan kaj la klasikan grekan. Belga leĝo plie permesas enkonduki en mezlernejon la instruadon de lingvoj de ĉiuj 23 EU-membroŝtatoj kaj la rusan, la hindian... Lastatempe al tiu repertuaro aldoniĝis ankaŭ la ĉina, sed en la lando jam kun kvin lingvoj instruataj en lernejoj ĝi tute ne estas novaĵo. Junaj belgoj iam certe ekinteresiĝos pri la ĉina, sed por tio necesos pli da tempo kaj laboroj.

 

    Modelaj ekzemploj venas de grandaj landoj

 

    Ĉiujare Hanban kunvokas la Komunan Konferencon de Novaj Konfuceaj Institutoj en Eŭropo. La plej lasta okazis en Dublino [en junio 2014 -Red.]. Tiu ĉi jarkunveno estas okazo ankaŭ por dividi spertojn de modelaj Konfuceaj Institutoj kun ankoraŭ baraktantaj. Rimarkinde, modelajn ekzemplojn provizas ĉefe Konfuceaj Institutoj el germana-, angla- kaj francalingvaj landoj. Do fakte temas pri grandaj landoj.

 


Grupa foto de la Komuna Konferenco de Novaj Konfuceaj Institutoj en Eŭropo, Dublino, en junio de 2014  

 

    Konfuceaj Institutoj en malgrandaj landoj kun malgrandaj lingvo-grupoj malofte povas prezenti simile admirindajn rezultojn: ekzemple, ĉeĥoj, albanoj, grekoj... Unu kialo por tio estas, ke la klopodo por disvastigi la ĉinan lingvon en malgrandaj landoj, ekzemple en Hungario, tuj renkontas naturan limon: la landlimon. Krome al tiuj malgrandaj lingvoj kiel la ĉeĥa aŭ greka, mankas tia giganta tutmonda reto, kia estas Goethe-Institut, Alliance FrançaiseBritish Council kaj pro tio oni ne povas senti, ke oni estas sur la egala bazo vid-al-vide de Hanban.

 

    Alliance Française en universitato de Ĉinio

 

    Mi rememoras, ke kiam mi kaj aliaj estraranoj de nia Konfucea Instituto vizitis nian partneron, la Zhejiang-an Industri-Komercan Universitaton (Zhejiang Gongshang Daxue), oni ĵus donis kolosan konstruaĵon en la universitato por la loka centro de Alliance Française.

 

    Kritikante la Konfuceajn Institutojn, eksterlandaj amaskomunikiloj ofte diras, ke tiuj institutoj financataj de la ĉina registaro estas minaco al la akademia libereco, ĉar Ĉinio insistas fondi ilin ene de eksterlandaj universitatoj. Ili diras, ke kontraste Goethe-InstitutBritish Council ne konsistigas tian minacon kiel sendependaj organizaĵoj. Sed do kio pri Alliance Française en Hangzhou? Ĝin ja financas eksterlanda registaro.

 

    Krome, belgoj ne havas simile gigantan reton da organizaĵoj por la disvastigo de la nederlanda, similan al tiuj de la Konfucea Instituto aŭ de Alliance Française. La samo validas al bulgaroj, ĉeĥoj, rumanoj, albanoj...

 

    Problemoj de malgrandaj landoj eŭropaj

 

    Por reiri al la jarkunveno en Dublino: en tiaj okazoj reprezentantoj de Konfuceaj Institutoj el malgrandaj landoj tuj trovas, ke ili havas komunajn problemojn. En grandaj landoj estas aro da Konfuceaj Institutoj, kiuj povas formi nacian federacion. En tia situacio vi povas elstarigi vian specifan kampon kaj diri, ekzemple, ke via instituto specialiĝas pri la ĉina lingvo en komerco. En malgrandaj landoj tio ne eblas, ĉar simple ekzistas nur unu, aŭ plej bone du aŭ tri Konfuceaj Institutoj.

 

    Multaj lernomaterialoj uzas la anglan kiel la trian lingvon, ĉar plimulto de la instruistoj senditaj el Ĉinio uzas tiun ĉi lingvon. Nuntempe en multaj malgrandaj lingvoj haveblas instruiloj, sed granda parto estas tradukaĵoj el la angla dum parolantoj de aliaj lingvoj povas havi problemojn specifajn al sia gepatra lingvo.

 

    Estas problemoj rilate al la nombro de lernantoj aŭ la atingo de lerno-celoj. Malgrandaj landoj havas tian problemon simple pro la malgranda nombro de la loĝantaro. Eĉ se vi sukcesas enkonduki la ĉinan en baz- aŭ mezlernejon, la lernantoj jam havas plenajn manojn pro aliaj lingvoj kaj sukcesos lerni nuran "aperitivon" de la lingvo kaj nenion pli.

 


Kion la ĉina lingvo povos doni al tiuj flandraj infanoj?  

 

    Por kio utilas la instruado de la ĉina ne iu malgranda lando ie en Eŭropo, kie oni eble neniam havos ŝancon komunukiĝi kun ĉinoj? Mi mem pensas, ke estas pli bone fari tian insturadon, esperante, ke tio kontribuos al la plimultigo de la scipovantoj de tiu ĉi lingvo. Post ĉio la ĉina lingvo fariĝas pli kaj pli grava komunikilo. Do pli granda nombro da nedenaskaj parolantoj de la ĉina estos utila por la komerca kaj aliaj internaciaj rilatoj kun Ĉinio. El la vidpunkto de Ĉinio, pli da scipovantoj de la ĉina egalas al pli da "softforto" de la lando.

 

    Ĉu la ĉina realigos la revon de Esperanto?

 

    Sed eĉ sen komerca kaj ekonomia konsideroj, pli abstrakte la disvastiĝo de la ĉina iusence estas alveno de la "Ĉina Revo" al Eŭropo por malgrandaj landoj de tiu ĉi mondparto. Por ili la revo rememorigas al tiuj kiuj parolas malgrandajn lingvojn alian revon: tiun de Esperanto.

 

    Esperanto estis kreita en la malfrua periodo de la 19-a jarcento fare de pola [tiel en la originalo -Red.] kuracisto Zamenhof. Lia idealo doni al ĉiuj landoj de la mondo pacon per unu konstruita lingvo estis jam delonge forlasita, sed la revo ankoraŭ validas.

 


Zamenhof ĉe sia skribotablo  

 

    Ĉu la ĉina lingvo realigos tiun revon, kiu iam igis Zamenhof krei Esperanton? Estas certe, ke la ĉina havas potencialon por unuigi diversajn grupojn trans naciajn kaj lingvajn limojn. Malgrandaj lingvo-grupoj en Eŭropo trovas ke la ĉina estas tia monda lingvo, kia ne anstataŭigas la ekzistantan lingvan diversecon en la regiono kaj rolas kiel aliancano kontraŭ tia lingvo kia la angla, kiu pli kaj pli trudas sin kiel la sola komunukilo en Eŭropo.

 

    Krome la ĉina en Eŭropo havas la avantaĝon de eksterulo. La lingvo ne ligiĝas al iu eŭropa lando, kie loĝas ĝiaj denaskaj parolantoj, kaj en tiu senco neŭtrala. Oni povus kritiki, ke ne eblas enkonduki la ĉinan en eŭropajn lernejojn sen devigi la ĉinan kulturon. Se oni per la ĉina kulturo aludas la ĉinajn ideogramojn, mi ne komprenas kio estas malbona. La ĉina lingvo, per la ideogramoj, povas unuigi parolantojn de diversaj lingvoj sen ke oni fordonu sian propran lingvon.

 

    Mi ne scias kion Zamenhof opinius pri la disvastiĝo de la ĉina en Eŭropo pere la Konfuceaj Institutoj. Mi estas tamen konvinkita, ke li certe dividus kun ni la saman revon.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments