Japana romano, kies celgrupo estas... ĉinoj
La kovrilpaĝo de Mi fariĝas kato
Lastatempe japano studanta en Pekino fariĝis kandidato al la premio Akutagawa, prestiĝa literatura premio en Japanio. La aŭtoro diras, ke li antaŭsupozis kiel legantojn ĉinojn, kiuj lernas la japanan lingvon kaj pro tio miksis en la tekston multe da ĉinaj vortoj.
La ĵus debutinta verkisto, YOKOYAMA Yūta, naskiĝis en 1981 en la gubernio Okayama, okcidenta Japanio. Interrompinte studojn en japana universitato, li venis al Ĉinio en la aĝo de 23 jaroj kaj vivtenis sin ĉefe kiel instruisto de la japana lingvo. Nun, 32-jara, li studas en universitato en Pekino.
La romano titoliĝas Mi fariĝas kato omaĝe al alia verko de la roman-majstro NATSUME Sōseki, kiu antaŭ 109 jaroj verkis romanon nomatan: Mi estas kato.
La nova verko priskribas aventurojn de junulo el Ŝanhajo, kiu naskiĝis de japana patro kaj ĉina patrino, kaj kiu vizitinte Japanion erarvagas sur la stratoj de Akihabara, la citadelo de elektronikaĵoj kaj desegnofilma kulturo en Tokio.
La aŭtoro maltrafis la premion Akutagawa, sed jam en majo estis premiita per la premio Nova Talento Gunzō, donata de la eldonejo Kōdansha, kiu tuj poste eldonis la romanon. La verko estas alte taksata ne nur pro ĝia kreoleska stilo miksanta ĉinajn vortojn en la japanan tekston, sed ankaŭ pro la kreivo kaj la satira spirito.
Redaktoro: USUI Hiroyuki