El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo

| 2014-08-28
Bookmark and Share

 

    La tuta retejo de Pasporta Servo estos refarita ekde nulo. Laŭ la novaj respondeculoj ne indas investi laboron en ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo Drupal. La refaro daŭros kelkajn monatojn. Bonan paperan liston de gastigantoj eblos aperigi nur, kiam la retejo denove plene funkcios, rakontas la ĉefrespondeculo Roy McCoy.

 

    Libera Folio: Kiel progresas la planata renovigo de la retejo de Pasporta Servo?

 

    Roy McCoy: Temas pri tuta refaro, mi kredas. Batisteo, la precipa programisto, anoncis en julio ke li ne povos rekomenci la laboron super la retejo ĝis septembro. Ĉar ankaŭ aliaj pro pluraj kialoj ne povis prilabori la aferon tiutempe, mi tiam anoncis "somerajn PS-feriojn" ĝis septembro.

 

    Libera Folio: Kiuj estas la ĉefaj problemoj pri Pasporta Servo nun?

 

    Roy McCoy: Plej elstara, mi kredas, estas la daŭra neeblo manipuli la datenojn en sufiĉe konvena maniero. La problemo de kaptiteco en la ne plu funkcianta malnova versio 5 de la reteja sistemo Drupalo restas nesolvita – pro tio la tute nova retejo.

 

    Libera Folio: Kiel statas la afero pri papera eldono, ĉu restas iuj teknikaj malhelpoj por ĝia baldaŭa apero?

 

    Roy McCoy: Nu, ni ja volas ĝisdatajn kaj fidindajn datenojn, kaj malkonvenas aranĝi pri tiuj sen ke aktuala retejo estu adekvate funkcianta. Ni ĉiuokaze povos fari libron, sed ni volas ke ĝi estu bona libro.

 

    Libera Folio: Kiu estas la planata tempo por la apero de la papera listo de gastigantoj?

 

    Roy McCoy: Mi volis kaj daŭre volas en la komenco de la jaro, do en januaro aŭ eble februaro. Aliaj parolas pri marto aŭ aprilo. Kun tiaj ĝeneralaj deziroj kaj ambicioj, mi estas relative fida, ke ĝi aperos almenaŭ en la unua duono de la jaro, kaj espereble en la unua kvarono.

 

    Libera Folio: Kiam vi antaŭvidas, ke oni havos plene funkciantan retejon?

 

    Roy McCoy: Mi ne scias. Tiu demando estas pli taŭga por Batisteo.

 

    Libera Folio: Bone. Batisteo, ĉu vi povas diri ion pri tio, kiam Pasporta Servo denove havos plene funkciantan retejon? Kaj ĉu oni efektive devas rekonstrui la tuton ekde nulo, ĉar ne eblas ĝisdatigi Drupalon?

 

    Baptiste Dartheney: Rekonstrui retejon ekde nulo estas investo por la futuro. Mi regas Pitonon kaj Dĵangon, kaj tia retejo estos multe pli uzebla ol la drupala. Nuntempe, estas malfacile diri kiam pretos la retejo. Mi, aŭ ni, planas flue programi, do estos unue uzebla retejo baldaŭ, kaj post kelkaj monatoj estos pli da funkciaĵo. Mi pensas, aŭ esperas, ke estos publike testebla versio en oktobro.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments