El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interreta kongreso en Pekino

| 2014-08-28
Bookmark and Share


La inaŭguro 

 


Shang Bing, vicministro pri industrio kaj informadika tekniko, faras parolon.  

 

    Inter la 26a kaj la 28a de aŭgusto en la Pekina Internacia Konferenca Centro okazas la Ĉina Interreta Kongreso kun la temo "krei infinitajn ŝancojn". Pli ol 200 ĉeestantoj diskutas pri movebla interreto, interreta financo, elektronika komerco, granda datumaro, nub-komputado, surhavebla komputilo, inteligenta transport-sistemo, inteligenta televidilo ktp.

 

    La kongreson ĉeestas konataj profesiuloj en la interreta rondo, ekzemple Ma Yun, Zhang Chaoyang kaj Lei Jun, kaj ankaŭ unuafoje reprezentantoj de Lenovo, Jawbone UP, Misfit Shine, Tesla kaj Volvo.

 

    Ĉi-jare la organizanto aldonis al la kongreso spert-ekspoziciejon de 6 000 kvadrataj metroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments