El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Cikadoj

| 2014-08-28
Bookmark and Share

 

Yu Shinan (558~638)

 

Cikadoj

 

Vi ĉerpas roson kaj ĉir-falas.

 

La ĉirpo fluas el platano

 

Pli foren, ĉar vi alte staras,

 

Sed ne per venta akompano.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

    Yu Shinan(558~638), kun adoltiĝa nomo Yu Boshi, estis lokano de Yuyao ( nordoriente de Shaoxing-gubernio, en nuna Zhejiang-provinco).

 

    Yu Shinan funkciis kiel ŝtatoficisto en du dinastioj Sui (581-618) kaj Tang (618-907). Kiam li laboris en Sui-dinastio, li restis sen promocio dum jardeko. Sed en Tang-dinastio la imperiestro Tang Taizong donis favoron al li, ke li vivis ĝis 81-jara kun honora titolo de ministro.

 

    Tiu ĉi mallonga poemo estis konata kiel plej frua inter poemoj pri cikado versitaj de Tang-poetoj kaj ĝuis laŭdon de posteuloj.

 

    Antikvaj ĉinoj opiniis, ke cikado vivas nobla sur alta loko,“ĉerpante roson, sian trinkaĵon, kiel skribite en la unua verso. La dua verso “La ĉirpo fluas el platano”kantis, ke ĝia sono disvastiĝas tre foren. La lasta versparo estis akcenta en la tuta poemo, asertante, ke la ĉirpo fluas malproksimen ne dank' al la aŭtuna vento, sed pro tio, ke ĝi “alte staras”.

 

    Supraĵe la poemo skribis pri cikado, sed fakte memportrete pri la aŭtora personeco. Tio enhavis filozofian sencon: Ne necesas helpo de ekstera forto al tiu kun nobla bonvirto. Lia bonfamo certe disvastiĝas kiel dirite proverbo: “oro certe brilas pli-malpli frue”.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments