El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Pri cikadoj en prizono

| 2014-08-28
Bookmark and Share

 

    Luo Binwang (ĉ.619~ĉ. 687)

 

Pri cikadoj en prizono

 

Aŭtune la cikadoj trilas.

 

Mi hejmsopiras en prizono

 

Grizhare, ĝemas dum la sono;

 

La cikadaj flugiloj brilas.

 

Sinkas ĉirpad’dum vento pela.

 

Flugadon peza ros’obsedas,

 

Neniu la noblecon kredas,

 

Kiu komprenas min fidela?

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

    Luo Binwang (ĉ. 619~ĉ. 687), lokano de Wuzhou(en nuna Yiwu-gubernio de Zhejiang-provinco), estis kun supera talento kaj malsupera socia deveno, kun granda famo kaj missorto. Li iam funkciis kiel vicestro de Linhai-gubernio. Kiam generalo Xu Jingye ribelis kontraŭ Wu Zetian, Luo Binwang verkis tre faman Militan Proklamon kontraŭ Wu Zetian. La ribelo poste fiaskis, kaj Luo Binwang malaperis senspure.

 

    Luo Binwang estis tre saĝa ekde infanaĝo. Kiel 7-jara knabo li jam verkis poemon Ansero, kiu ĝis nun ankoraŭ estas legaĵo de ĉinaj infanoj.

 

    Tiu ĉi poemo Pri cikadoj estis versita en 678. Tiam Luo Binwang funkciis kiel kortegano-admonisto. Pro ofendo al la imperiestrino Wu Zetian li estis kondamnita al malliberigo pro kalumnio far fikorteganoj. En prizono Luo Binwang verkis la poemon pri sia honesto per aludo de nobla cikado.

 

    La unua versduo per la triloj de cikado vekis hejmsopiron de la aŭtoro en prizono. Ĉar la poeto tiam estis "en prizono", tial ni ne mislegu la vortojn"cikadoj en prizono"kiel subjekton.

 

    En la dua versduo la vortoj "flugiloj brilas" kaj "grizhare ĝemas" aludis pri mallumo en kortego kaj sia malĝoja animstato.

 

    En la tria versduo nia poeto per la alegorioj"peza roso"kaj"vento pela"skribis pri la malpura mondo. La vortoj"obsedas flugadon"aludis pri situacio en kortego, kaj "ĉirpado sinkas"pri subpremo al parolo.

 

    La lasta versduo per la nobla virto de cikado aludis pri sia honesteco. "Kiu komprenas min fidela?" emfazis la bedaŭron, ke la aŭtoro ankoraŭ restas en maljusta malliberigo.

 

    Jen bona poemo esprimanta sian senton per cikado. Ni povas legi honestan malkontenton de la aŭtoro inter la versoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments