El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Cikado

| 2014-08-28
Bookmark and Share

 

    Li Shangyin (813?-858?)

 

Cikado

 

Ofte malsatas vi pro alta sido,

 

Kaj restis tute vana via plendo

 

Kiu apenaŭ ĉesis je aŭroro,

 

Dum verdas arb' nur en indiferento.

 

Mi, kiel oficist' ankoraŭ migras.

 

Mia ĝarden' dezertas en silento.

 

Ke ankaŭ vivas pure mi malriĉe,

 

Dankon pro via sugesta akcento!

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Li Shangyin (813?-858?),kun adoltiĝa nomo Li Yishan kaj literatura alnomo Yu-xisheng (lokano de Jada Rojo), estis lokano de Henei de Huaizhou (en nuna Qinyang-gubernio de Henan-provinco). Li Shangyin sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 837, funkciis kiel oficisto en kortega sekretariejo, poste kiel kapitano en Hongnong-gubernio. Li Shangyin estis brila stelulo inter poetoj de malfrua periodo de Tang-dinastio. Li forpasis 47-jara en Xingyang (en nuna Henan-provinco).

 

    En tiu ĉi poemo pri cikado Li Shangyin kaptis la trajtojn de cikado kaj "versis pri siaj sentoj". La cikado en la poemo fakte estis propra figuro de la poeto mem.

 

    La unua versduo komenciĝis per ĉirpo: “Ofte malsatas vi pro alta sido”. Sidante alte, cikado enspiras aeron kaj trinkas rosoc xn, tial ĝi"malsatas". Nia poeto tenis sin nobla bonvirta, tial ofte en pura malriĉeco. Cikado ne havas senton, kial do "plendas pri malsato" ? Tial la subjekto de "plendo"kaj "malsato"estis la aŭtoro mem. Per tia skribo la aŭtoro esprimis sian senton. Tio prezentis la implicitan belon de ĉina poezio.

 

    La dua versduo puŝis tian senton de missortulo pli antaŭen kaj atingis zeniton.

 

    La tria versduo forlasis cikadon kaj diris pli malkaŝe pri sia sorto:"Mi, kiel oficist' ankoraŭ migras."Nia poeto kiel malaltranga pedelo migris kvazaŭ ŝtipo flosanta laŭ fluo. Tia nekvieta vivo vekis ĉe li nostalgion.

 

    La lasta versduo revenis al cikado kaj versis per stilo de prozopopeo. Tio samtempe eĥis al la komenco de la poemo. La ĉirpo de cikadoj sugeste akcentis al li :"Ke ankaŭ vivas pure mi malriĉe". Ho, ol tiel ĉagrena vivo de migrulo mi preferas reveni al hejmvilaĝo plugi kampojn!

 

    Tiel ni nun legas tri poemojn kun sama titolo Cikado. Tri poetoj same lerte kantis alegorie. Tamen pro iliaj malsamaj rangoj, travivaĵoj kaj personaj temperamentoj la versaĵoj legiĝas en malsamaj aspektoj, kun tute diferencaj bildoj de artaĵo. Oni nomas la tri poemojn de Yu Shinan, Luo Binwang kaj Li Shangyin eminenta triptiko pri cikado en poezio de Tang-dinastio.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments