El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis TANI Hiroyuki

| 2014-08-28
Bookmark and Share

    La 25-an de aŭgusto subite forpasis TANI Hiroyuki, membro de la Eduka Fako de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), peranto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Japanio kaj lekciisto de la Universitato de Oosaka. Li estis ankaŭ fakdelegito de UEA pri la japana kaj mongola lingvoj.

 


TANI Hiroyuki (dekstre) kun Ĉielismo dum la 58-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (Nara, 2010) 

 

    Naskiĝinte en la 13-a de marto 1955, Tani aŭtodidakte eklernis Esperanton en printempo 1970. Baldaŭ li ankaŭ ĉeestis en la kurso de la Toyonaka-Esperanto-Grupo, unu el pluraj Esperanto-societoj en la gubernio Oosaka, kaj en la posta duono de la 1970-aj jaroj partoprenis la oficialajn Esperanto-lecionojn de prof. KAWASAKI Naokazu ĉe la Universitato de Oosaka pri Fremdaj Studoj, kie Tani estis studento siatempe.

 

    Ekde 1988 Tani estis peranto de SAT en Japanio, kaj i.a. kunorganizis la SAT-renkontiĝon en Xi'an, Ĉinio, kune kun Ĉielismo (Wang Tian'yi) en 1993.

 

    Tani oficiale instruis Esperanton i.a. en la Universitato de Oosaka pri Fremdaj Studoj (post 2007 la Universitato de Oosaka pro la kunfandiĝo de la du universitatoj) kaj la Urba Universitato de Koobe pri Fremdaj Studoj. La unua kurso daŭras ĝis hodiaŭ, sed la dua estis interrompita.

 


Tani prelegas okaze de la 57-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (Takatuki, 2009) 

 

    En la japana Tani verkis librojn pri Esperanto, Ekzercu vin en bazaj vortoj (2002), Esperanto kaj tutmondiĝo: kio estas transnacia lingvo? (2003), Nova kurso de Esperanta interparolo (kun TAKEUTI Tosikazu, 2007), Konciza vortaro Esperanto-japana (2012) kaj Konciza vortaro japana-Esperanta (2014). Li ofte prelegis en regionaj kaj naciaj Esperanto-aranĝoj kiel unu el la esperantaj intelektuloj de Kansajo, t.e. la osaka-kiota regiono.

 

    En la akademia kampo Tani specialiĝis pri la mongola literaturo. Tiuterene li postlasis lernolibron kaj multe da tradukaĵoj. Krome lia granda ŝatokupo estis lernado de lingvoj, kaj li lernis pli ol dudek lingvojn inkluzive de iuj planlingvaj projektoj. Estis planite, ke de la 13-a ĝis la 14-a de septembro li skize prezentu Volapukon en la intensiva kursaro Friska Lernejo de KLEG, kio neniam plu povos okazi.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments