El Popola Ĉinio>头条新闻>

Movebla lernejo

| 2014-09-01
Bookmark and Share


En leciono 

 


Sep-jaraj pasaĝeroj respondas demandon. 

 


Mapo de la provincoj laŭlonge de la fervojlinio  

 

    La 30an de aŭgusto vagonaro K165 komencis la "unuan lecionon" de la "movebla lernejo". Konduktoroj konigis al la junaj pasaĝeroj la etnajn grupojn kaj geografiajn konojn laŭlonge de la fervojlinio per bildoj kaj projekciilo.

 

    La vagonaro K165 veturas de Xi'an, Shaanxi-provinco en nordokcidenta parto de Ĉinio al Kunming, Yunnan-provinco en sudokcidenta parto de la lando, trakurante 1 942 kilometrojn tra 19 urboj de kvar provincoj dum 35 horoj kaj dek minutoj. Ĝi trapasas 26 regionojn loĝatajn de etnaj grupoj, inkluzive de la Ji-a Aŭtonoma Subprovinco en Daliangshan, Sichuan, la plej granda kolonio de ji-oj. Tial inter la pasaĝeroj estas multaj ji-oj, kaj ofte eĉ estas 20 ĝis 30 ji-aj infanoj en unu vagono.

 

    En oktobro 2011 la dua deĵorantaro de la vagonaro ekfunkciigis la "moveblan lernejon", kaj poste ĉiuj aliaj deĵorantaroj de la vagonaro daŭrigis la lernejojn. Ĉiutage la kurso okazas je la 16a horo kaj daŭras 40 minutojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments