El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 11-a Konferenco de la Ĉina-Rusa Energia Kunlabora Komitato okazis en Moskvo

| 2014-09-02
Bookmark and Share


En la 11-a Konferenco de la Ĉina-Rusa Energia Kunlabora Komitato  

 

    La 30-an de aŭgusto laŭ la loka tempo en Moskvo, ĉefurbo de Rusio, okazis la 11-a Konferenco de la Ĉina-Rusa Energia Kunlabora Komitato. La konferencon kune prezidis ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli kaj rusa vicĉefministro Arkady Dvorkovich.

 

    Zhang Gaoli diris, ke Ĉinio multe atentas grandigon kaj profundigon de la kunlaboroj inter la du landoj en la kampoj de energio kaj volas daŭre penadi kune kun Rusio por antaŭenpuŝi grandajn programojn senĉese akiri praktikan progreson kaj akceli profundan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj per rezultoj de la du flankoj en la energia kunlaboro.

 

    Arkady Dvorkovich diris, ke Rusio klopodos por plue profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en energio, intimigos reciprokajn kunlaborojn, daŭre antaŭenpuŝos kunlaborojn en konstruado de duktoj de natura gaso kaj en aliaj grandaj programoj en la energia kampo kaj faros pozitivan kontribuon por akceli la komunan disvolvadon de la du landoj.

 

    La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri kunlaboroj en la natura gaso, petrolo, karbo, elektro-povo, nuklea energio kaj renovigeblaj fueloj kaj atingis vastan komunan konon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments