El Popola Ĉinio>头条新闻>

Stephen Hawking akceptis glaci-sitelan defion

| 2014-09-02
Bookmark and Share


Anstataŭ li la familianoj de Stephen Hawking plenumas la glaci-sitelan defion.

 

    La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke la 30an de aŭgusto la 72-jara brita sciencisto Stephen William Hawking, mondkonata suferanto de atrofia latera sklerozo (ALS), akceptis la glaci-sitelan defion, tamen la defion plenumis liaj familianoj anstataŭ li, ĉar li suferis pneŭmoniton en la lasta jaro.

 

    La videaĵo en la retejo YouTube montras, ke kiam tri amikoj verŝis glaciakvon sur la kapojn de la tri defio-farantoj, ili ridegis kaj kriegis.

 

    En la videaĵo Hawking emociplene alvokas ĉiujn subteni ALS-socion. Li urĝas homojn monhelpi la socion por elradikigi la teruran malsanon.

 

    Hawking ankaŭ proponis, ke Lordo Sainsbury, honora rektoro de la Universitato de Kembriĝo, Sinjoro Borysiewicz, rektoro de la Universitato de Kembriĝo kaj Blatchford, kuratoro de la Londona Scienca Muzeo, akceptu la defion.

 

    En la aĝo de 21 jaroj Hawking estis sciigita pri sufero de la malsano. Kuracistoj prognozis, ke li vivos du jarojn plu. Tamen Hawking fariĝis monde konata pro teorio de la origino de la universo, kaj restas viva.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments