El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Presarto

| 2014-09-02
Bookmark and Share


Paĝo presita en Ming-dinastio per kupraj moveblaj presideografiaĵoj 

 


Paĝo presita en Song-dinastio per presplato 

 

    Presarto estas unu el la gravaj antikvaj inventoj de Ĉinio.

 

    Antaŭ la eltrovo de presarto, la libroj estis kopiitaj permane. Multe da tempo kaj energio oni devis uzi por kopii libron eĉ kun ne tre multaj vortoj, kaj krome ofte aperis eraroj en la kopiaĵo. Multaj verkoj malaperis nur pro tio, ke ne estis multaj kopioj de ili. La invento de presarto multe akcelis la disvolviĝon de la homa kulturo.

 

    Kiel do oni eltrovis tiun arton?

 

    Ŝtonplatoj kun gravuritaj vortoj kaj sigeliloj

 

    La fakto ke elterigitaj fajencaĵoj de neolito de nia lando surhavas nigrajn desegnojn pruvas, ke nia lando komencis uzi nigran inkon en tre malproksima antikveco. En Orienta Han-dinastio (25-220 p. K.), nia lando eltrovis ankaŭ paperon. Kaj inko kaj papero estis necesaj materiaj kondiĉoj por la eltrovo de presarto.

 

    Nia lando frue trovis ne nur taŭgajn materialojn por presado, sed ankaŭ plurajn metodojn por reprodukti tekston kaj bildojn. Interalie, la uzo de gravuritaj ŝtonplatoj kaj sigeliloj havis rektan rilaton kun la invento de presarto.

 

    Antaŭ 770 a. K., laŭ historiaj literaturoj, jam aperis ŝtongravuraĵoj. Kaj en Orienta Han-dinastio estiĝis ŝtonplatoj kun gravuritaj vortoj. Ĉar tiam oni rimarkis, ke en la kopiitaj libroj ofte aperis eraroj, kiuj malhelpis la legadon, tial oni gravuris tekstojn sur ŝtonplatoj kaj poste frappresis ilin sur paperon. La gravuritaj vortoj estas kavaj. Por produkti kopion de la teksto, unue oni sternas malsekan paperon sur la ŝtonplaton kaj ĝin frapas per mola bulo, tiel ke ĝi enpremiĝas en la kavajn strekojn; poste oni ŝmiras nigran inkon sur la paperon, tiel ke la kavaj vortoj restas blankaj; fine oni deprenas la paperon, ĝin sekigas kaj tiam pretiĝas unu kopio.

 

    Pli poste oni uzis lignajn tabulojn anstataŭ ŝtonplatojn en frappresado. Tiu metodo estis pli ekonomia kaj oportuna. La apero de frappresa metodo malfermis vojon por eltrovo de presarto.

 

    Ankaŭ la sigelilo, kiun oni komencis uzi antaŭ ĉ. 3,000 jaroj kaj nun ankoraŭ vaste uzas en Ĉinio, ludis sian rolon en eltrovo de presarto.

 

    En Tang-dinastio (618-907 p. K.), fine oni eltrovis la plej fruan presarton en la mondo, presadon per gravurita lignotabulo.

 

    Presado per gravuritaj lignotabuloj

 

    Tang-dinastio estis periodo de granda disvolviĝo de produkto kaj prospero de kulturo en la historio de nia lando. Kun la disvolviĝo de ekonomio, kreskis ankaŭ la kultura bezono de la popolo. Tiam multiĝis la bezono de libroj.

 

    Sigelilo povas klare presi nigrajn vortojn sur papero. Sed ĝi estas tro malgranda por presi multajn vortojn. La frappresa metodo, kiu produktas kopion de blankaj vortoj en nigra fono ne tiel okulfrapaj, estas komplika kaj maloportuna por presado en granda kvanto. Tamen la ŝtonplatoj estas multe pli vastaj kaj povas reprodukti grandan nombron da vortoj en unu fojo. Ĉu ne estas pli bone ke oni kombinu la avantaĝojn de sigelilo kaj frappresa ŝtonplato? Sekve oni gravuris elstarajn vortojn sur lignaj tabuloj en konvena grandeco kaj presis per ili tekston de libroj. Ekzistanta literaturo pruvas, ke tia presado per gravurita lignotabulo estas inventita en la frua periodo de Tang-dinastio. La plej frua presaĵo eltrovita en nia lando estas la Diamanta Sutro de Tang-dinastio presita en 868 p. K. Ĝi estas presita per 6 oblongaj lignotabuloj kaj alia gravurita bildpaĝo. Ĝiaj vortoj estas bele kaj lerte gravuritaj, kaj la presaĵo tre neta. Tamen domaĝe estas, ke tiu historia raraĵo estis forŝtelita de imperiisto.

 

    En Song-dinastio (960-1279 p.K.), multe pli disvolviĝis tiu presarto. Tre multaj verkoj de Song-dinastio presitaj per tiu metodo estas trovitaj kaj konservitaj de nia popolo kiel altvaloraĵoj.

 

    Argilaj kaj lignaj presideografiaĵoj

 

    La kreo de gravurita presplato estas grava eltrovo. Sed presado per tiu metodo estas temporaba kaj por presi ampleksan libron per ĝi, oni bezonas eĉ plurajn jarojn. Kiamaniere ĝin plibonigi?

 

    En la regperiodo Kingli (1041-1048 p.K.) de la imperiestro Ĵenzong de Song-dinastio, Bi Ŝeng eltrovis pli bonan presmetodon kun moveblaj presideografiaĵoj. Li faris argilajn pecojn, gravuris po ideografiaĵon sur ili kaj ilin bakis, tiel ke ili fariĝis malmolaj presideografiaĵoj. Por presi per ili, unue oni metis la necesajn presideografiaĵojn laŭorde en feran kadron sur ferplato, kiu surhavis rezinon kaj vakson, kaj poste varmigis la platon per fajro, ke la prespecoj kungluiĝu. Fine oni premis la argilajn pecojn per ebena tabulo, tiel ke ili kune formu taŭgan presplaton.

 

    Por rapidigi la laboron, li havigis al si du ferajn platojn, ke presado kaj kunmetado de presideografiaĵoj povis iri samtempe. Kaj krome, li pretigis plurajn prespecojn por ĉiu ordinara ideografiaĵo kaj dekojn por la ofte uzataj. Se li bezonis pres-pecon de malofte uzata ideografiaĵo, kiun li ne pre-paris antaŭe, li tuj gravuris ĝin. Post presado, la ferplaton li varmigis por fandi la rezinon kaj vakson sur ĝi kaj depreni la prespecojn por plua uzo.

 

    La dirita metodo estis la plej frua presarto. Kvankam tiu metodo inventita de Bi Ŝeng estis relative primitiva, tamen ĝi jam havis la tri ĉefajn procedojn de tiu presarto, nome faradon de presideografiaĵoj, kompostadon kaj presadon. Li faris tre grandan kontribuon per tiu eltrovo.

 

    En la dinastioj Juan kaj Ming (1271-1661 p. K.) oni faris presideografiaĵojn el ligno, stano, kupro kaj plumbo. En la dinastioj Ming kaj King (1368-1911 p. K.), lignaj presideografiaĵoj estis vaste uzataj. Dum la regado de imperiestro Kianlong de King-dinastio (1736-1795 p. K.), oni gravuris 253,500 presideografiaĵojn kaj presis per ili 138 verkojn kun entute 2,300 volumoj. Tio estis la plej grandskala presado per lignaj presideografiaĵoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments