El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhang Gaoli intervidiĝis kun Putin

| 2014-09-03
Bookmark and Share


Zhang Gaoli (la unua de dekstre) kaj Putin (meze) en la inaŭgura ceremonio de la konstruado

 

    La 1-an de septembro Zhang Gaoli, vicĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis en la urbo Yakutsk de Rusio kun Putin, prezidento de Rusio. La du ŝtatestroj kune ĉeestis al la inaŭgura ceremonio de la konstruado de la rusa parto de la naturgasa dukto inter la du landoj. La parto de la dukto en Rusio havas la nomon "Siberia forto".

 

    En la intervidiĝo, Zhang Gaoli unue transdonis al Putin la saluton de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, li diris, ke la praktikaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio estas tutflankaj, strategiaj, stabilaj kaj longdaŭraj, Ĉinio volas, kune kun la rusa flanko, antaŭenpuŝi la kunlaborojn al pli vasta kampo, en pli alta nivelo kaj kun pli reala fruktodono sur la bazo de ambaŭflanka bezono kaj komuna gajno. Samtempe, ke la du landoj okazigu pli da grandajn kunlaborajn programojn kun strategieco vizaĝantajn al la futuro, kaj faru aktivan kontribuon al la komunaj disvolviĝo kaj prospero de la du landoj kaj al la paco kaj stabileco de la mondo.

 

    Putin petis Zhang Gaoli transdoni sian bondeziron al Xi Jinping, li dankis lin pro la forta puŝo en la dulanda kunlaboro de naturgaso, li esperas intervidiĝi denove kun Xi Jinping post ne longa tempo. Putin diris, ke la naturgasa dukto inter Ĉinio kaj Rusio estas la plej granda konstruado en la mondo, Rusio intime kunlaboros kun Ĉinio, laŭplane okazigos programeron post programero. La dulandaj kunlaboroj estas en alta nivelo, Rusio volas senĉese disvastigi la praktikajn kunlaborojn kun la ĉina flanko en la kampoj de energio kaj aliaj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments