El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 12-a Pekina Internacia Libro-festivalo

| 2014-09-03
Bookmark and Share


Ĉinaj kaj fremdlandaj gastoj en la inaŭguro de la 12-a Pekina Internacia Libro-festivalo 

 


Premiitaj libroj en montrado  

 

    La 1-an de septembro en la Ĉina Jarmila Monumento de Pekino okazis la inaŭguro de la 12-a Pekina Internacia Libro-festivalo kun la temo "Bela Revo de Ĉinio, Brila Festivalo de Libroj".

 

    La ĉi-foja librofestivalo kun ĉefa kunvenejo en la Ĉina Jarmila Monumento havas 17 ĉeftemajn eksponajn zonojn. Dum la festivalo estos eksponitaj ĉirkaŭ 150 mil specoj da libroj eldonitaj de pli ol 100 eldonejoj. Krom tio la organiza komitato de la libro-festivalo aranĝos internacian kulturan interŝanĝon, supran forumon, prelegojn de famuloj kaj aliajn riĉajn kaj multkolorajn kulturajn agadojn.

 

    La ĉi-foja libro-festivalo daŭros unu semajnon. Ĝi allogis al si ambasadorejoj kaj organizoj de aliaj landoj en Ĉinio, inkluzive de tiuj de Brazilo, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Grekio, Italio, Maroko, Pollando, Rusio kaj Ukrajnio. Ili partoprenos en la libro-festivalo per ekspozicio, montrado, konigo pri novaj libroj, konigo pri altkvalitaj libroj, literatura kaj arta prezentado kaj per aliaj formoj. Maroko montros sian nacian muzikon, ambasadoro de Grekio rakontos historion pri greka mito kaj Ukrajnio eksponos modernajn pentraĵojn.

 

    En la libro-festivalo partoprenas ankaŭ la Eldonejo de la Oxford-a Universitato, la Eldonejo de Cambridge-a Universitato kaj aliaj pli ol 10 internaciaj famaj eldonaj organizoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments