El Popola Ĉinio>头条新闻>

Premieris la filmo La Oferaĵo 3 en Ĉinio

| 2014-09-03
Bookmark and Share


Sylvester Gardenzio Stallone  

 


Pentraĵo de Stallone  

 

    La 1-an de septembro premieris la filmo La Oferaĵo 3 en Ĉinio. Sylvester Gardenzio Stallone estas la ĉefrolulo en sinsekvaj tri samtitolaj filmoj La Oferaĵo. Krome, li estas verkisto de la plej freŝa filmo. En la filmo li gvidas siajn kolegojn fari ĝismortan batalon. Liaj fanoj miras, ke preskaŭ 70-jara li restas juna.

 

    Stallone naskiĝis en Nov-Jorko en 1946, kaj komencis la aktoran karieron en 1970. En 1976 li verkis kaj ludis la filmon Rocky. En 1977 la filmo Rocky estis menciita kiel la plej bona aktoro kaj la plej bona verko por la 49a Oskaro kaj la 34a Or-Globa Premio.

 

    Krom aktoro, reĝisoro kaj verkisto, li estas ankaŭ artisto. Antaŭ ol fariĝi aktoro li lernis belarton kaj daŭre faris pentradon. Liaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en Svislando, Miami kaj Sankt-Peterburgo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments