Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Vizito al s-ro Pang Huanjian (I)

| 2014-09-03
Bookmark and Share

de HOU ZHIPING

 

    Maje de 2014 invitite de la Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato, kelkaj veteranoj de la redakcio de El Popola Ĉinio veturis al la urbo Zaozhuang de Shandong-provinco en orienta Ĉinio por viziti la muzeon. Post la vizito mi iris al Qingdao, bela ĉemara urbo. Antaŭ 22 jaroj tie okazis la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto. Dum la kongreso oni starigis statuon de Zamenhof, la 1-a statuo en Ĉinio por memorigi la fondinton de Esperanto.

 

    Rerenkontiĝi kun malnovaj amikoj

 


La aŭtoro (meze) kaj esperantistoj en la urbo Qingdao antaŭ la statuo de Zamenhof 

 

    S-ro Gao Jianguo, kiu lernis Esperanton en Pekino antaŭ 30 jaroj, akceptis min en la fervoja stacidomo de Qingdao. Posttagmeze de la sama tago li akompanis min viziti la statuon de Zamenhof en la hotelo "Espero". Kvankam jam pasis pli ol 20 jaroj, tamen mi bone memoris la scenon de la ceremonio por inaŭguri la statuon. Poste ni iris laŭ la larĝa vojo ĉe maro kaj apud ni staras novaj domegoj kaj verdaĵoj. La urbo multe ŝanĝiĝis. 

 


Pang Huanjian en sia oficejo  

 

    Kun lia akompano mi vizitis du malnovajn amikojn -- Pang Huanjian kaj Lu Shanyu. Antaŭ pli ol 20 jaroj ili ne nur lernis Esperanton, sed ankaŭ okazigis E-kursojn, pozitive preparis la 5-an Pacifikan Kongreson de Esperanto kaj entuziasme servis al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj dum la kongreso. Maljuna Pang iam laboris en la redakcio de La Mondo, organo de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝuste pro tio ni fariĝis bonaj amikoj. Dum la pasintaj multaj jaroj mi ĉiam zorgis pri ili kaj ĉi-foje mi veturis al Qingdao ankaŭ por viziti ilin. 

 


La atestilo de la Granda Mondo Dsjjns gajnita de Pang Huanjian 

 

    Ni ĝuis la ĝojon de revidiĝo unu kun la aliaj post longa disiĝo kaj reciprokis niajn spertojn dum la pasintaj multaj jaroj. Mi ĝoje informiĝis, ke maljuna Pang estis honorita per la titolo "Gardanto de 10 grandaj popolaj kulturoj de Shandong-provinco" pro siaj distingiĝintaj atingoj en kolektado de objektoj kun tradiciaj moroj. En la jaro 2009 la de li kolektitaj nutraĵ-formiloj (uzitaj en la antikva Ĉinio por prepari farunaĵojn kaj kukojn) estis enmetitaj en la liston de la Granda Mondo Dsjjns. Pri tio raportis pli ol 50 amaskomunikiloj.

 

    Klopodi por kolekti kulturajn objektojn kun tradiciaj moroj

 

    Kvankam Pang Huanjian jam havas pli ol sesdek jarojn, tamen li ankoraŭ estas energioplena kiel junulo. Aprezinte liajn kolektaĵojn, ni babilis pri lia kolektado. Pang naskiĝis en kamparo. Influite de sia avo en la infaneco, li ŝatas librojn, kaligrafaĵojn, pentraĵojn kaj papereltondaĵojn kaj interesiĝas ankaŭ pri diversaj kulturaj aranĝoj kun la shandong-aj trajtoj. En la jaro 1969 li komencis kolekti objektojn kun lokaj kulturaj trajtoj. Tiam dank' al la vasta utiligo de maŝinoj oni jam ne plu produktis manĝaĵojn per tradiciaj formiloj kaj pro tio la tradiciaj nutraĵ-formiloj konservitaj en la hejmo dum multaj jaroj kaj kelkaj papereltondaĵoj fariĝis liaj unuaj kolektaĵoj. Lia vera kolektado komenciĝis post lia okupiĝo pri komercado.

 


Nutraĵ-formilo en la dinastioj Song kaj Yuan  

 


Nutraĵ-formilo en la dinastio Song 

 

    Komence de la jaro 2000 Pang Huanjian fondis la kulturan kaj artan kompanion kaj komencis siajn profesian kolektadon, ekspluatadon de lokaj kulturaĵoj kaj vendadon de artaĵoj. Dum la sekvantaj kelkaj jaroj li ofte vizitis bazarojn de kulturaj produktaĵoj kaj butikojn de antikvaĵoj en Pekino, Ŝanhajo, Ji'nan, Xi'an kaj aliaj lokoj. Panjiayuan-bazaro en Pekino estas la loko, kiun li plej ofte vizitis, kaj tie li ĉiam povis aĉeti kelkajn objektojn kun shandong-aj trajtoj inkluzive de la tradiciaj nutraĵ-formiloj. 

 


Manĝaĵ-specimenoj faritaj per ĉinaj tradiciaj formiloj 

 


Manĝaĵ-specimenoj faritaj per fiŝ-forma formilo 

 


Manĝaĵ-specimeno farita per hom-figura formilo  

 

    Foje Pang faris vojaĝon al Koreio kaj la amo de koreoj al ĉinaj kulturaj objektoj profunde emociis lin. Insadong en Seulo estas la plej granda kultura bazaro de Koreio. Estis neatendite por Pang, ke en la bazaro ĉie, kien li iris, estis videblaj ĉinaj nodoj en ruĝa koloro, renovigitaj fenestroklapoj, tabletoj uzitaj sur hejteblaj briklitoj, grenventumiloj, pluvmanteloj el pajlo uzitaj en la ĉina kamparo dum pasintaj tempoj, rikoltitaj maizo kaj papriko. Unu ŝpin-rado uzita en kampara korto estis metita en tre okulfrapa loko de la bazaro. Preskaŭ en ĉiuj malgrandaj butikoj, oni povas vidi malnovajn tablojn kaj benkojn ofte videblajn en kortoj de la ĉina kamparo en pasintaj tempoj. Ĉiuj objektoj donis al ĉinaj turistoj la senton, ke ili renkontiĝis kun konatoj ekster Ĉinio.

 

    En la halo de la hotelo, kie Pang loĝis, estas granda te-tablo, kies piedestalo estas el ligna rado uzita en la malnova Ĉinio por agrikultura produktado. Sur la piedstalo estas metita tre dika vitroplato. Ĉirkaŭ la te-tablo estas foteloj uzitaj en riĉaj familioj en la malnova Ĉinio. Por li nekompreneble estas, ke eĉ sur la muroj de necesejoj kaj sur iliaj plafonoj estas pendigitaj kelkaj tipaj tradiciaj nutraĵ-formiloj de la duoninsulo Jiaodong en la provinco Shandong.

 

    Sub la helpo de tradukisto, Pang demandis administranton de la hotelo, kial ili pendis la belajn artaĵojn en necesejoj. La lasta respondis, ke tio ĝuste estas ilia originaleco. Li diris, ke necesejo estas unu el la lokoj, kie oni estas plej trankvila. En tiu kvieta loko apreci artaĵojn certe donas profundan impreson al la vizitantoj. Liaj vortoj profunde tuŝis Pang. La amo de fremdlandanoj al ĉinaj kulturaĵoj eĉ superis tiun de ĉinoj.

 

    Reveninte al Ĉinio li pli konscie protektas ĉinajn kulturajn heredaĵojn kaj decidis fari sian plej grandan penadon por restigi la radikon de la ĉina kulturo kaj kvintesencon de la ĉina nacio.

 

    Dum la savado kaj protektado de tiuj kulturaj objektoj Pang Huanjian pagis multe da mono kaj multe da energio. Post multjara penado nun li posedas pli ol 43 mil kolektaĵojn, inkluzive de 5 379 tradiciaj nutraĵ-formiloj kun pli ol 10 mil malsamaj gravuritaj desegnaĵoj, papereltondaĵoj kaj skulptaĵoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments