El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Esperantistoj kaj la Nova Silka Vojo>

Japana pentro-majstro pri la Silka Vojo

| 2014-09-03
Bookmark and Share

de MATSUMOTO Midori

 

    Komence de aŭgusto mi vizitis la Muzeon pri la Silka Vojo memore al HIRAYAMA Ikuo, kiu troviĝas proksime de la Esperanto-Domo de Yatsugatake de la Japana Esperanto-Instituto. Hazarde tiam okazis speciala ekspozicio memore al la dek-jara jubileo de la muzeo, kiu cetere kolektas ne nur verkojn de la pentristo, sed ankaŭ diversajn aliajn objektojn, kiuj rilatas al la Silka Vojo.

 

    HIRAYAMA Ikuo (1930-2009) naskiĝis en la gubernio Hiroshima en Japanio kaj finis la tutan kurson de la fako de japan-stila pentrado de la Tokia Lernejo pri Artoj (la nuna Tokia Universitato pri Artoj) en 1952. En tiu altlernejo li studis sub la pentristo MAEDA Seison. Nuntempe li estas konata i.a. kiel pentristo pri la Silka Vojo, kiel tion montras la fakto, ke ekzistas muzeo memore al li speciale pri la Silka Vojo.

 

    La Silka Vojo decidis lian vivon

 

    En 1968 li komencis vojaĝi al diversaj regionoj laŭ la Silka Vojo, kiu, kiel konate, komenciĝas de Xi'an ĝis Romo. En tiu jaro li vizitis Pakistanon, Afganion kaj Uzbekion (tiam parto de Soveta Unio). Oni diras, ke tiu unua vojaĝo decidis lian artistan vivon. Pli poste, en la aĝo de 52 jaroj li vizitis Ĉinion por studi en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino. Samjare li vizitis la urbon Dunhuang triafoje por havigi al si materialojn por pentrado.

 


HIRAYAMA Ikuo: Ŝtona budho en Bamiyan (1968) 

 

    La ekspozicio, kiun mi vizitis, koncentriĝis pri verkoj de la pentristo, kiuj rilatas al Pakistano kaj Afganio. Jen ekzemple profilo de digna maljunulo afgana, kiu rigardas antaŭen kun profunda kaj serena rigardo sur la klara blua fono sendesegna. Tiu pentraĵo estas farita okaze de vizito al Afganio kun grupo de arkeologoj en 1973.

 

    Pri tio la aŭtoro skribis: "Afganoj kutime surhavas turbanon kaj havas belan vizaĝon. Naciaj kostumoj konvenas al ili. Aparte maljunaj afganoj laŭaspekte estas tre belaj kaj pentrindaj."

 


HIRAYAMA Ikuo: Afgana maljunulo (1973) 

 


HIRAYAMA Ikuo: Afgana knabino (1974) 

 

    La blua koloro estas ankaŭ uzata sur la fono de la pentraĵo "Afgana knabino"(1974) . Blua fono estas ofte uzata en pentraĵoj pri afganaĵoj.

 

    Kial la Silka Vojo?

 

    Kial li elektis la Sikan Vojon kiel motivon? Li skribis: "De la sorto mi estis destinita renkonti la Silkan Vojon. Ĝi estis nenio alia ol la vojo de orientiro de budhismo, kiun mi malkvoris dum krizo en mia vivo, kaj kiun mi poste faris mia dumviva temo. Antaŭe mi nur revis, ke mi iam povu stari ĉe iu anguleto de la Silka Vojo, sed poste mi vojaĝis al ĝiaj diversaj regionoj preskaŭ ĉiujare. Antaŭ mia unua vizito al la Silka Vojo unu plenan jaron mi koncentriĝis al murpentrado en la templo Horyu-ji en la gubernio Nara. Ĝis tiam dum 10 jaroj mi pentradis pentraĵojn pri budhismo sed tro literaturece, idealisme kaj subjektive. Pro tio mi ekhavos tre fortan deziron viziti la regionojn, de kiuj originis budhismaj pentraĵoj kaj direktis min al la Silka Vojo."

 


Brodita teksaĵo konservata en Shōsōin 

 


Vitraĵo konservata en Shōsōin 

 


Arĝentaĵo konservata en Shōsōin 

 

    La muzeo, kiel mi jam skribis, kolektas ankaŭ diversajn artaĵojn, kiuj rilatas al la Silka Vojo.

 

    Artaĵoj, kiujn kameloj transportis orienten kaj okcidenten sur la Silka Vojo, estas mirinde belaj. Aparte ĉinaj broditaj teksaĵoj, vitraĵoj kaj arĝentaĵoj montras elegantan etoson de la tempo, kiam Oriento kaj Okcidento kune prosperis. Precipe la artaĵoj, kiujn Shōsōin, la trezorejo de la templo Tôdai-ji en la gubernio Nara posedas, estas ja tiaj trezoroj. Jen kiel aspektas kelkaj el la posedaĵoj de Shōsōin.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+