El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Renaskiĝis la antikva universitato Nalanda

| 2014-09-03
Bookmark and Share


Elfosita ruino de la monaĥejo Nalanda  

 

    La 1-an de septembro la barata monaĥejo Nalanda, kiu en la antikva epoko funkciis dum ok jarcentoj kiel supera lernejo por studoj pri budhismo kaj aliaj sciencobranĉoj, renaskiĝis kiel moderna universitato.

 

    Glora historio de Nalanda

 

    De la 5-a ĝis la 12-a jarcentoj la monaĥejo sin trovis en la nuna ŝtato Bihar, norda Barato, kaj estas ĝis nun konata kiel unu el la plej antikvaj universitatoj en la mondo. Tie studis ankaŭ Xuanzang (ĉ. 602-664), fama ĉina monaĥo, kiu tie studis pri la budhismo.

 

    La antikva monaĥejo estis konstruita de la barata dinastio Gupta en la 5-a jarcento. Ĝi ne nur estis centro por studoj pri filozofio aŭ budhismo, sed ankaŭ pri diversaj aliaj disciplinoj kiel literaturo kaj matematiko. Ĉe la zenito en Nalanda instruis preskaŭ 2 mil instruistoj kaj studis pli ol 10 mil studentoj, el kiuj iuj venis el tiaj landoj kiaj Tibeto, Ĉinio, Grekio kaj Persio.

 

    Dezirante studi pri la budhismo per la originalaj sutroj, la ĉina monaĥo Xuanzang ekiris de Ĉinio al Barato en la jaro 629. Atinginte Baraton tra la Silka Vojo li pasigis multe da tempo en Nalanda. En 645 li revenis al Ĉinio, kaj lasis grandan influon tradukante multajn sutrojn en la ĉinan lingvon. Sub la inspiro de ampleksa vojaĝlibro verkita de li, en la 16-a jarcento naskiĝis la populara romano Pilgrimo al la Okcidento.

 

    En la jaro 1193 la monaĥejo estis detruita de la armeo de la tjurka-islama dinastio Mamluk, kiu laŭdire bezonis tri monatojn por forbruligi la vastegan bibliotekon de Nalanda. Tio fariĝis unu el la plej lastaj batoj al la budhismo en Barato, kie la religio malaperis ĝis la moderna epoko.

 

    La moderna versio

 

    La nova universitato estas konstruita en la urbo Rajgir apud Nalanda. Nun ĝi havas nur sep instruistojn kaj dek kvin postdiplomajn studentojn. Tiuj studentoj estis elektitaj el pli ol mil personoj el 40 landoj, kiuj anoncis sian deziron studi en la renaskiĝonta supera lernejo.

 

    Oni tamen esperas pligrandigi la nombron de instruistoj kaj studentoj, starigante fakojn ne nur pri la budhismo sed ankaŭ pri la historio, ekologio, lingvistiko kaj literaturo, internaciaj rilatoj, informa scienco kaj komerco. Kiel rektoro servas prof. Amartya Sen, konata barata ekonomikisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri ekonomiko en la jaro 1998.

 

    En la jaro 2006 la tiama ŝtatprezidanto de Barato, A. P. J. Abdul Kalam, anoncis la planon revivigi la universitaton. En la konstrua plano kunlaboris Barato, Ĉinio, Japanio kaj Singapuro, kaj la projekto ricevis subtenon ankaŭ de la Pintkonferenco de Orienta Azio. En decembro 2010 dum la vizito al Barato, la tiama ĉina ĉefministro Wen Jiaobao donacis milionon da usonaj dolaroj por la konstruado de la universitato.

 

    La konstruado komenciĝis en la sama jaro, kiam la barata parlamento aprobis la leĝon pri la revivigo de la universitato.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+