Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Vizito al s-ro Pang Huanjian (II)

| 2014-09-03
Bookmark and Share

de HOU ZHIPING

 

    Kolekti delikatajn nutraĵ-formilojn kun koncentriĝo

 


La aŭtoro (maldekstre) kaj Pang Huanjian en interparolo 

 

    Dum la argumenta kunveno pri folklora kulturo okazinta en Qingdao la fakuloj alte laŭdis Pang Huanjian pro lia kolektado de kulturaj objektoj kun tradiciaj moroj. Wei Shuxun, eksdirektoro de la Qingdao-a Buroo de Kulturaj Restaĵoj kaj veterana fakulo pri literaturo kaj historio, diris: "Mi estis skuita de la kolektaĵoj. Liaj kolektaĵoj precipe la tradiciaj nutraĵ-formiloj ne nur enhavas la kvintesencon de la farunaĵa arto de Ĉinio dum multaj dinastioj, sed ankaŭ estas historia atesto de la ĉina kulturo pri farunaĵoj. Ili jam fariĝis kulturaj heredaĵoj pri naciaj moroj nereprodukteblaj kaj tre valoraj. Ili havas grandan valoron de historiaj materialoj kaj tiun de komerco." 

 


Nutraĵ-formiloj el argilo 

 


Nutraĵ-formilo el stano 

 


Manĝaĵ-specimenoj faritaj per tradiciaj nutraĵ-formiloj de Ĉinio  

 

    Inter la nutraĵ-formiloj kolektitaj de Pang estas nutraĵ-formiloj faritaj dum pli ol 2 mil jaroj inkluzive de la dinastioj Han (206 a. K. -- 220 p. K), Tang (618 -- 907), Song (960 -- 1279), Yuan (1206 -- 1368), Ming (1368 -- 1644) kaj Qing (1644 -- 1911). La plej granda nutraĵ-formilo estas granda kiel muelŝtono kaj la plej malgranda -- interna flanko de fingropinto de la malgranda fingro. Iliaj desegnaĵoj estas diversaj, kiaj bestoj, plantoj, melonoj, fruktoj kaj floroj. Multaj desegnaĵoj kun simbolo de feliĉo kaj belo donis al homoj belan ĝuon. Ĉiu figuro reprezentas unu folkloran moron, kutimon kaj kulturan karakteron de iu loko. La arta enhavo montrita de ili estas kondensiĝo de la estetika penso de la jiaodong-aj popolanoj, formiĝinta dum la longtempa vivo. La tradiciaj nutraĵ-formiloj de Ĉinio reprezentis la koncizon de nutraĵ-formila kulturo aparta kaj unika en norda Ĉinio.

 

    Atendi starigon de la nutraĵ-formila muzeo

 


Nutraĵ-formiloj donacitaj de germana amiko 

 


Nutraĵ-formiloj donacitaj de korea amiko 

 


Nutraĵ-formiloj donacitaj de nov-zelanda amiko  

 

    Dum la interparolado Pang Huanjian diris al mi, ke li klopodas por starigi muzeon de nutraĵ-formiloj. Li esperas senpage montri al la mondo siajn kolektaĵojn por ke junaj generacioj ne forgesu la radikon de la ĉina nacio kaj ĝian multkoloran folkloran kulturon dum la moderniga procezo. Li diris ankaŭ, ke dum la lastaj jaroj kelkaj fremdlandaj amikoj estis emociitaj de lia penado por savi kaj protekti la tradiciajn nutraĵ-formilojn. Ili entuziasme donacis al li nutraĵ-formilojn de siaj landoj. Pro tio venis al li la ideo starigi muzeon por nutraĵ-formiloj. Li diris, ke li volontas ricevi tradiciajn nutraĵ-formilojn de diversaj landoj kaj regionoj per interŝanĝo, aĉeto kaj aliaj manieroj. 

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments