El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brito grimpis sur 100 klifojn dum 19 horoj

| 2014-09-04
Bookmark and Share


James McHaffie en grimpado  

 

    En la 1-a de septembro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke lastatempe 33-jara brita viro James McHaffie plenumis neordinaran klif-grimpadon. Li la sola grimpis sur cent klifojn dum 19 horoj en lag-distrikto en Britio, kaj dume li manĝis nur unu ovo-sandviĉon kaj ripozis 20 fojojn po maksimume kvin minutoj. Lia ago sendube faris lin heroo en la koro de grimp-amatoroj.

 

    Inspirite de Ron Fawcett, kiu la sola grimpis sur 100 klifojn en la 1980aj jaroj, li havis la ideon pri la grimpado. Post simpla preparo James startis frumatene je la tria kaj 30 minutoj. Post grimpado de la unua klifo li estis tute elĉerpita. Tamen ripozinte iomete, James decidis daŭrigon. Kiam li finplenumis la centan klifon, estis la deka kaj 15 minutoj nokte. Dum la grimpado li manĝis nur unu ovo-sandviĉon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments