El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Akademianoj kaj Lingvaj Komitatanoj kune en KCE

| 2014-09-05
Bookmark and Share

    La Kultura Centro Esperantista anoncis la definitivan daton de la kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, de la 27a de februaro de 2015 (alvenoj) al la 2a de marto. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

 

    Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de Esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli. Ĉeestos pluraj valoraj esperantologoj.

 

    KCE estas klopodanta por venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.

 

    Eblas partopreni sen referaĵo, kiel aktiva aŭskultanto.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments