El Popola Ĉinio>头条新闻>

Obama eble prezidos la kontraŭterorisman kunvenon de KS en UN

| 2014-09-05
Bookmark and Share


Samantha Power en la gazetara konferenco

 

    Septembre de la kuranta jaro Usono servas kiel deĵoranta lando de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN, en la 3-a tago, Samantha Power, konstanta reprezentanto de Usono al UN, okazigis gazetaran konferencon por fari raporton pri la ĉi-monata programo de KS kaj anoncis, ke Barack Obama, prezidento de Usono, vizitos UN por prezidi la kontraŭterorisman kunvenon de KS.

 

    Ŝi diris, ke KS okazigos la kunvenon en la 15-a tago de la kuranta monato, la kunveno estas la kerna temo por la ĉi-monataj laboroj aranĝitaj de Usono. La kunveno fokusos pri "trakti la minacon de terorismo kontraŭ la paco kaj sekureco de la mondo", la kunveno gravas pro tio, ke pli kaj pli multaj alilandanoj partoprenas en terorismaj organizoj en Irako, Serio kaj aliaj lokoj, tio estas serioza problemo por la loka sekureco kaj por la internacia sekureco.

 

    Krome, oni alte zorgas la voĉdonon de KS eble okazonta en la kuranta monato por la projekto rilata al la pafoĉesiĝo inter Israelo kaj Palestino.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments