El Popola Ĉinio>头条新闻>

Firmao petas nomon por granda pando

| 2014-09-05
Bookmark and Share


Novnaskito 

 


Solenaĵo de la adopto  

 

    La 3an de septembro en la bazo de la Ĉina Centro por Protekto kaj Esploro de Grandaj Pandoj en Ya'an, Sichuan-provinco, la konata ĉina firmao Wong Lo Kat anoncis, ke ĝi adoptas unu 3-monatan grandan pandon, kaj tutmonde petas nomon por ĝi kun la celo veki atentojn al tiu endanĝerigita specio.

 

    Respondeculo de la centro informis, ke la adopto de grandaj pandoj komenciĝis en la jaro 1993 por veki atentojn al grandaj pandoj. La nove adoptita granda pando, kiu naskiĝis en la 26a de majo 2014, estas la unua novnaskito en la kuranta jaro. Danke al la prizorgo de sia patrino la bebo nun pezas je 4.5 kilogramoj.

 

    Koncerna respondeculo de la firmao diris, ke la granda pando estas la nacia trezoro de Ĉinio kaj vivanta fosilio de la homara civilizacio. Wong Lo Kat havas la devon protekti tiun raran specion.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments