El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La grotaro de la templo Bingling

| 2014-09-05
Bookmark and Share


La grotaro sur monta krutaĵo 

 


La pordo de la templo Bingling 

 


La groto 169 

 


Budha statuo en la groto 169 

 


Budha statuo en la groto 169

 
 
 


Budhaj statuoj en la groto 169  

 


Bodisatva statuo en la groto 169 

 


Fresko en la groto 169  

 


Budha statuo en la groto 125 

 


Statuo de kuŝanta budho en la groto 132 

 

 

    La grotaro de la templo Bingling estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la projekto pri la Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj enskribita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

 

    La nomo de la templo "Bingling" estas tibeta vorto kun la signifo "mil budhoj". La grotaro de la templo estas sur la dorso de krutaĵo pli ol 40 kilometrojn sudokcidente de la gubernio Yongjing de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio. La grotaro estis ekkonstruita en la jaro 420, dum la pasintaj mil jaroj ĝi pli kaj pli grandiĝis kaj fariĝis fama grotaro (malsame kiel la grotaro Mogao) kun la stiloj de la du nacioj: la Han-a kaj la tibeta.

 

    La grotaro havas 4 etaĝojn. Nun restas 183 niĉoj kun 694 ŝtonaj statuoj, 82 argilaj statuoj kaj freskoj je la totala areo de ĉirkaŭ 900 kvadrataj metroj. Ĉiuj el ili estas konservataj sur la krutaĵoj kiuj longas je 200 metroj kaj altas je 60 metroj. La plej bela groto de la grotaro estas la groto 169, ĝi estas la plej granda, la plej frua kaj la plej enhavoriĉa. La groto 169 troviĝas en monta krudaĵo alta je pli ol 50 metroj distance de la tera surfaco, antaŭe ĝi estis natura ŝtonkavo kun la larĝeco de 26.75 metroj, alteco de 15 metroj kaj profundeco de 1.9 metroj. 24 budhaj niĉoj nun restas en la groto.

 

    La budhaj statuoj en la grotaro estis faritaj dum diversaj dinastioj kaj havas apartajn stilojn: iuj estas fortaj, duaj -- mildaj, triaj -- ĉarmaj, kvaraj -- hiperbolaj... kaj ĉiuj -- vivoplenaj. Iliaj aspektoj kunfandas la imponecon de la religio kaj amuzecon de la laika vivo. Kvankam la freskoj restas malmulte en la templo, tamen ili prezentas al la publiko la socion de la nordokcidenta parto de la lando en la 4-a jarcento.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+