El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina "Diznejlando" konstruota en Aŭstralio

| 2014-09-05
Bookmark and Share


Planata ĉina templo en la amuzparko  

 

    Aŭstralia-ĉina firmao anoncis planon konstrui grandegan amuzparkon pri Ĉinio en Warnervale, Nova Sud-Kimrujo, Aŭstralio. La "ĉina Diznejlando", kies sidejo estas je la unuhora aŭtoveturado de Sidnejo, fakte nomiĝas Chappypie China Time.

 

    En la areo de 15.7 hektaroj la Akcia Kompanio Australia-Chinese Theme Park konstruos ĉin-stilajn templojn, klasikajn amuzparkajn veturilejojn, statuojn de antikvaj ĉinaj dioj, la Placon de la Printempa Festo kun la kapacito de 1 000 personoj kaj ne laste sekcion por pandoj. Estas atendate, ke la nova parko povu rivali al tiaj famaj vidindaĵoj kiel la Operdomo aŭ la Havenponto en Sidnejo.

 

    La totala investa sumo de la projekto estos 500 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (ĉ. 467 milionoj da usonaj dolaroj).

 

    La retejo de la konsilio Wyong Shire, kies administra teritorio inkluzivas Warnervale, diras, ke la ĉina amuzejo fariĝos unu el la plej grandaj turismaj projektoj ĝis nun planitaj por Nova Sud-Kimrujo. La urbestro kaj aliaj konsilianoj de Wyong Shire volas utiligi la nunan okazon por eklerni la ĉinan lingvon, dezirante ke pliaj investoj el Ĉinio venu al la regiono.

 

    Se la projekto estos aprobita, la unua etapo de la konstruado estos komencita en 2016.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments