El Popola Ĉinio>头条新闻>

La San-Franciska Internacia Flughaveno lanĉis la unuan ĉinlingvan retejon en Usono

| 2014-09-05
Bookmark and Share


La ĉefpaĝo de la ĉinlingva retejo de la San-Franciska Internacia Flughaveno  

 

    La 3-an de septembro la San-Franciska Internacia Flughaveno en Kalifornio de Usono anoncis, ke ĝi lanĉis la unuan ĉinlingvan retejon en Usono www.flySFO.cn.

 

    Ĉe la supra angulo maldekstre de la ĉefpaĝo de la retejo estas SFO, anglalingva mallongigo de la flughaveno kaj en la retejo oni povas legi informojn pri flugado, iro kaj reiro, mapoj, aĉetado, manĝado, amuzado kaj pri aliaj servoj.

 

    Per la retejo pasaĝeroj povas koni informojn pri ekveturo de aviadiloj, ilia atingo de celloko kaj flugado, pri kiel veturi per metroo ĉe la flughaveno, kiel veturi per trajnoj kaj aŭtobusoj en Kalifornio, kiel veturi per taksio kaj kiel lui aŭtojn, kiel fari aĉetadon kaj kiel ĝui bongustaĵojn en Kalifornio.

 

    Per ligilo en la retejo oni povas viziti la ĉinlingvan retejon de la ambasadorejo de Usono en Ĉinio kaj oni povas ankaŭ viziti la retejojn ĉe i.youku.com/FlySFO.

 

    Edwin Lee, urbestro de San-Francisko, diris: "La San-Franciska Internacia Flughaveno pliintimigis la rilatojn inter la urbo kaj Ĉinio, plue fortigis kunlaborojn de la du lokoj en la kampoj ekonomia, kultura kaj aliaj, samtempe ĝi liveris al ĉelokaj loĝkvartaloj kun diverseco kaj pasaĝeroj pli oportunan manieron por ke ili prenu San-Franciskon kaj la San-Franciskan Internacian Flughavenon kiel sian unuan elekton por vojaĝi."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments