Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

Nia trezoro: Zenon Klemensiewicz

| 2014-09-09
Bookmark and Share

 

    "Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!" – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato.

 

    Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj jaroj estis elstara profesoro en tiu prestiĝa altlernejo, kaj danke al li Esperanto estis tie regula studobjekto. Instruis ĝin Mieczysław Sygnarski. Li estis amiko de la profesoro kaj invitis lin ĉeesti la lecionon, pri kiu mi intencis raporti. Mi trafis tiam unikan okazon paroli en Esperanto kun prof. Klemensiewicz antaŭ studentoj. Verŝajne li deziris demonstri al ili la praktikan funkciadon de la lingvo. Poste li mallonge prelegis kaj finis per jena sentenco: "Esperanto estas frukto de la pola kulturo".

 

    Tiu "pola kulturo" estis memkomprenebla kiel la "eŭropa kulturo". Tamen tiam "forte staris muroj", kiuj per kontraŭstaraj ideologioj dividis la popolojn de la malnova kontinento, kaj ne estis facile aludi ĝian kulturan identecon. Ni, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo, entuziasme ekspluatis la aksiomon de la eminenta lingvisto en nia poresperanta propagando.

 

    Prof. Klemensiewicz multfoje uzis sian aŭtoritaton por pledi pri Esperanto. Liaj argumentoj estis troveblaj en diversaj publikaĵoj.

 

    Certe la lingvistika klopodo de d-ro Zamenhof estis sendube granda kaj fruktodona, kion jam agnoskis interalie la plej eminenta pola lingvosciencisto prof. d-ro Jan Ignacy Baudouin de Courtenay. En la kadro de mia scienca kompetenteco mi povas esprimi mian opinion pri la lingvistika aspekto de tiu ĉi lingvo internacia. Certe ĝi havas gravegan signifon, ĉar Esperanto estas antaŭ ĉio kreitaĵo de prudenta lingvistika produktado. Esperanto baziĝas sur gramatikaj kaj vortaj fundamentoj de la hindeŭropaj lingvoj, kiujn uzas multaj milionoj da homoj. El la gramatika sistemo de tiuj ĉi diversaj lingvoj la kreinto de Esperanto, polo – d-ro Zamenhof, elektis lerte tion, kio estas komuna por ili – sed la plej simpla, kaj subigis tion al senescepta regularo. Ne tro multa provizo da parolsonoj enestanta en la fonologia sistemo de Esperanto, troviĝas en tre multaj naturaj lingvoj. Pro tio ilia prononcado ne kaŭzas malfacilaĵojn. Sed kredeble la plej egan faciligon ni trovas en la lernado de la vorttrezoro, dank' al la du principoj de ĝia konstruo: la disvolvita sistemo de la uzado de la sufiksoj kaj prefiksoj. La semantikaj kategorioj, fiksitaj de ili, ampleksas principe ĉiujn pli gravajn fakojn, klasojn kaj kategoriojn de ekkono. (Laŭ W. Włodarczyk, p. 46-47)

 

    La supra citaĵo estas nur fragmenta ekzemplo de la ĝenerale pozitiva pritakso de Esperanto fare de prof. Klemensiewicz. Li ne nur teoriumis pri la Zamenhofa lingvo, sed ankaŭ ĝin praktikis.

 

    La komenco de mia interesiĝo pri la Esperantaj lingvo kaj organizaĵoj – se mi bone memoras – atingas la gimnazian periodon en Nowy Sącz, kiam mi havis 14-15 jarojn. Kelkaj miaj kolegoj arde ekfervoriĝis pri Esperanto, dum multaj horoj ni kune interparolis en tiu ĉi lingvo kaj samkiel plimulto de la esperantistoj ni korespondis kun la tuta mondo. (Samloke, p. 48-49)

 

    En 1909 Zenon Klemensiewicz ekstudis en la Jagelona Universitato en Krakovo kaj aliĝis al grupo de studentoj-esperantistoj. La protektanto de ilia rondo estis prof. Odo Bujwid, fama esperantisto. Ankoraŭ kiel studento Klemensiewicz debutis en la Esperanta literaturo per sia traduko de la novelo Sur Olimpo de Henryk Sienkiewicz.

 

    Poste lia scienca laboro bremsis lian aktivan okupiĝon pri Esperanto, sed ankoraŭ en 1964 li diris: "De tempo al tempo mi havas kontakton kun esperantistoj, unuavice kun la Krakova filio de Pola Esperanto-Asocio".

 

    Li estis honora membro de PEA. Tiutempe ankaŭ ne malaperis de lia horizonto la Lingvo Internacia. "Mi komprenas, ke devas kreiĝadi novaj vortoj por novaj signifaĵoj, novaj konceptoj, nomoj de objektoj. Sed ne ŝajnas al mi ĝusta la enkondukado de novaj vortoj en Esperanton, anstataŭantaj la ĝisnunajn, precipe kiam ili rompas la regulojn de la tradicia esperanta vortfarado. Oni devas treege lerte gardi la evoluon de Esperanto, kiel lingvo, por unuflanke ne stagnadi, kio kontraŭstaras al la vivo, kaj aliflanke per troa liberalismo ne alkonduki al riĉeco, kiu fariĝas embarasa kaj rezulte povas grave difekti unu el fundamentaj principoj kaj avantaĝoj de la lingvo internacia Esperanto, t. e. ĝian simplecon kaj unusignifecon de la vortkreaj strukturoj". (Samloke, p. 48)

 

    Zenon Klemensiewicz impresis min kiel tipa ekzemplo de modesta saĝulo. Fakte li enskribiĝis en la polan lingvistikon kiel unu el ĝiaj plej eminentaj aŭtoritatoj. Longa estas listo de liaj sciencaj verkoj. Oni kalkulis sescenton da diversspecaj publikaĵoj. Granda parto da ili koncernas sintakson de la pola lingvo. Alia grava kampo de liaj esploroj estis la historio de la pola lingvo. La procedon de ĝia evoluo li priskribis ekde la plej malnova tempo ĝis la aktuala stato. Krome li okupiĝis pri la lingvo de arto kaj pri didaktiko de la gepatra parolo. Prof. Klemensiewicz estis ankaŭ populariganto de la lingvoscienco kaj aktivis en multaj organizaĵoj. Li estis longjara efektiva membro de la Pollanda Akademio de Sciencoj kaj dum kelka tempo ĝia vicprezidanto. Li estris la Instituton de Lingvoscienco ĉe la Akademio de Sciencoj kaj membris en la redakta komitato de vortaro de la pola lingvo.

 

    Ĉio ĉi estas nur parto de la senlaca aktivado de prof. Klemensiewicz. La lasta el liaj sciencaj agoj estis esplorado de gazetara lingvo. Lia elstara disĉiplo fariĝis Irena Tetelewska, kies publikaĵojn mi uzis, studante la ĵurnalismon en Varsovia Universitato. Ĝuste kune kun ŝi prof. Zenon Klemensiewicz estis revenanta el Varsovio al Krakovo la fatalan tagon. La aviadilo pro nekomprenebla kialo ne surteriĝis en Krakovo, sed daŭrigis flugi suden kaj proksime al la ĉeĥoslovakia limo ĝi falis teren. Ĉiuj pasaĝeroj pereis. La kaŭzoj de la katastrofo neniam estis klarigitaj. Normala afero tiutempe.

 

    Roman Dobrzyński

 

    Bibliografio

    Golec, Józef. Słownik biograficzny esperantystów polskich. Cieszyn, 2010.

    Klemensiewicz, Zenon. Esperanto w oświetleniu lingwistycznym. Warszawa, 1959.

    Włodarczyk, Walerian. Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj. Warszawa, 1964.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/klemensiewicz/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments