Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ne forgesu la historion -- por la 69-jara datreveno de la senkondiĉa kapitulaco de Japanio en la 15-a de aŭgusto

| 2014-09-09
Bookmark and Share

La 7-an de julio de 1937 la japana armeo provoke manovris ĉe la ponto Marco Polo (Lugou-ponto), kaj sekve ripetis pafadon al la tiama urbeto Wanping. La ĉina armeo sin defendis, kaj de tiam komenciĝis la Rezistmilito de Ĉinio kontraŭ Japanio.




 

La 2-an de septembro de 1945 Japanio subskribis sur sia kapitulaca dokumento sur la ŝipo USS Missouri BB-63. 


 
 
Tōjyō Hideki, iama ĉefministro de Japanio kaj la ĉefa kriminulo inter la japanaj faŝistoj respondecaj pri la Dua Mondmilito


 

    Antaŭ 69 jaroj, en la 15-a de aŭgusto, Japanio senkondiĉe kapitulacis al la aliancaj fortoj, kaj samtempe finiĝis la longe daŭra kaj sanga Dua Mondmilito. La iam ĉiopovaj japanaj agresantoj devis engluti la maldolĉan frukton produktitan de si mem.

 

    La senkondiĉa kapitulaco de Japanio anoncis la tutan falon de la faŝista akso, kaj tio samtempe signifis la finan sukceson de la Rezistmilito de Ĉinio kontraŭ la Japanaj Agresantoj kaj de la Tutmonda Kontraŭfaŝista Milito. En ĉi tiu vivmorta duelo inter justeco kaj malico koncernanta la sorton de la homaro, la ĉina popolo, kun ĉiuj aliaj popoloj kaj individuoj kiuj amas la pacon, kune elverkis la heroan epopeon pri la milito kontraŭ agresantoj kaj pri la batalo kontraŭ sklaviga subpremado, engravurante sian neforskrapeblan meriton sur la historion de la homaro.

 

    Kiel la komenca punko de la Dua Mondmilito en Azio, Japanio ekbruligis la militfajron en Ĉinio, kaj disvastigis ĝin al Azio kaj eĉ al la tuta pacifika regiono. Ĝi kaŭzis grandan damaĝon al la aziaj popoloj, inkluzive de la ĉina popolo, kaj faris nekalkuleblajn militkrimojn. Antaŭ la minaco de la nacia pereo kaj ŝtata detruiĝo, tiutempe, 400 milionoj da ĉinoj alfrontis la saman malamikon, sub la deviro: "Eĉ la morto ne igos nin sklavoj!". Sub la flago de la nacia unueca forto kontraŭ la japanaj agresantoj starigita laŭ la alvoko de la Ĉina Komunista Partio, la ĉina nacia konscio senprecedence vekiĝis, la naciaj fortoj senprecedence unuiĝis kaj la nacia spirito senprecedence eksplodis. La japanaj agresantoj tiel dronis en la maron de la popola kontraŭmilito en la orienta batalkampo de la Tutmonda Kontraŭfaŝista Milito, kaj iris al sia fatalo. La ĉina popolo multege sin oferis kaj multege kontribuis por venki la agresantojn, la ĉina nacio faris gravan paŝon kiu entenas turnan signifon al ĝiaj sendependiĝo, libero kaj reprospero.

 

    La historio estas la plej taŭga lernolibro kaj la plej efika vekigilo. La falo de la japana militarismo duafoje evidentigas, ke perfortaj agresado kaj ekspansio al eksterlando fine neniel povas sukcesi. Tio estas neŝanĝebla regulo de la historio kaj neeskapebla fatalo por la agresantoj. Agresado ne povas alporti prosperon kaj disvolvon, ĝi povas nur elkonduki katastrofon kaj eĉ detruon. Japanio estas iniciatinto de la agresa milito kaj ankaŭ ĝia viktimo. La leciono estas tiel serioza! La lando devus profunde introspekti kaj sincere ĉerpi lecionon, sed pro la politika situacio dum la Malvarma Milito, Japanio ne tute forigis la mensan fonton de la agresa milito kaj malĝustan koncepton pri ĝi. Ĝis hodiaŭ, la ekstrem-dekstra forto de Japanio ankoraŭ disvastigas la militarismon per la rimedoj inkludante tordi la historion, beligi la agresadon, viziti la sanktejon Yasukuni. Kaj tia forto, per amendo de la japana konstitucio kaj nuligo de la malpermeso pri la kolektiva memdefendo, paŝon post paŝo preparas por grandigi sian militajn fortojn. Hodiaŭ la paco kaj evoluo jam profunde enradikiĝis en la koro de homoj, malgraŭ ke Japanio reklamas ĝian teoriumadon pri la nomata "neeblo klare difini agresan militon" kaj ĝia intenco por fariĝi "normala lando" sendube estas kontraŭo de la historio. Tio ne povas ne elvoki fortan maltrankvilon kaj grandan zorgon de ĝiaj aziaj najbaroj, inkluzive de Ĉinio, al la nuna direkto de la lando.

 

    La hodiaŭa mondo jam ne estas tiu de la pasinta tempo kiam faŝistoj tramarŝis sen malhelpoj; kaj ankaŭ la hodiaŭa Ĉinio jam ne estas tiu lando kiu estis tiel malriĉa kaj malforta. La fortoj por gardi la pacon senĉese grandiĝas, la voloj por akceli la komunan evoluon kaj reciprokan gajnon de diversaj landoj plie fortiĝas. Ekde la stariĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio, precipe dum la 30-jara disvolvado post praktiko de la reformado kaj malfermo, Ĉinio rapide progresas kaj fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo, ĝia totala forto multrilate fortiĝis, kaj la lando fariĝis grava forto por gardi la mondan pacon kaj antaŭenpuŝi la kunlaboron kaj disvolviĝon. La ĉina nacio, kiu travivis malfacilojn kaj iras al reprospero, neniel povas forgesi la malfeliĉojn kaŭzitajn de la agresa milito kaj devigitajn al ĝi, neniam lasos skui la persistemon por defendi la suverenecon kaj pacon, kaj neniom permesos la ripeton de similaj historiaj tragedioj.

 

    Nur firme memorante ke la agreso certe ne sukcesos, oni povos eviti la reiron al la erara vojo; nur insistante pri la paca evoluo, oni povos havigi al si la belan morgaŭon. La historio estas kiel spegulo. Ni devas alfronti la futuron, senĉese kunfandigi kaj pliigi la justajn fortojn kiuj gardas la pacon kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon, regi kaj kontraŭi la danĝerajn faktorojn kiuj eventuale kaŭzus agresan militon. Tiel, la pacamaj homoj povos kune penetrigi pozitivan energion al la konstruadon de la harmonia mondo kun longtempa paco kaj komuna prospero, por ke la paca sunlumo lumigu la teron, por ke la justa forto ĉiam restu en la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments